Edgar Neville | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edgar Neville y Romrée |
Aliaj nomoj | Edgar Neville |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1899 en Madrido |
Morto | 23-an de aprilo 1967 (67-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | San Isidro Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana • angla |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Alma mater | Colegio Nuestra Señora del Pilar Instituto Cardenal Cisneros (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Ángeles Rubio Argüelles (en) ![]() ![]() |
Amkunulo | Conchita Montes ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto diplomato scenaristo filmproduktoro dramaturgo pentristo filmreĝisoro reĝisoro ![]() |
Edgar NEVILLE Romrée (Madrido, 28a de decembro 1899 - Madrido, 23a de aprilo 1967) estis hispana diplomato, verkisto kaj kinreĝisoro.
Li estis filo de anglo kaj de filino de gegrafoj, kaj tial ankaŭ li iam iĝis grafo de Berlanga de Duero. Li studis juron kaj en la 1920-aj jaroj li konatiĝis kun intelektuloj kaj artistoj, kelkaj el ili membroj de la nomita generacio de 1927, inter kiuj menciindas José López Rubio, la poeto Federico García Lorca, la komponisto Manuel de Falla, la pentristo Salvador Dalí, la poetoj Manuel Altolaguirre, Emilio Prados, José María Hinojosa ktp. Ekde 1922 li ekkarieris kiel diplomato, nome kiel sekretario de la ambasadejo en Vaŝington. Tiel li veturis ankaŭ al Los-Anĝeleso, en kiu li kontaktis kun la etoso de la kinarto. Tiukadre li amikiĝis kun Charles Chaplin, kiu dungis lin kiel duaranga aktoro (policano) en sia filmo City Lights. Krome la Metro Goldwyn Mayer dungis lin kiel dialogisto kaj scenaristo, ĉar en tiu epoko oni produktis versiojn de la filmoj en hispana lingvo cele al la hispanamarika merkato. Jam en Holivudo, li altiris tien konatojn kiel José López Rubio, Eduardo Ugarte, Tono, Luis Buñuel kaj Enrique Jardiel Poncela, inter aliaj. En la 1930-aj jaroj li separiĝis kaj ekrilatis amafere kun Conchita Montes, aristokrata, intelektulo, artistino kaj falangisto.
Je la starto de la Hispana Enlanda Milito li havis rilatojn kun respublikanaj medioj, kaj tiel li estante de altrangaj tavoloj evitis reprezaliojn, helpis dekstrulojn kaj eĉ estis sendita kiel diplomato al Londono, kie li agadis kiel spiono favore al la partio de la generalo Francisco Franco. Poste li translokiĝis al la teritorio kontrolita de frankistoj, aliĝis al Falange Española (tiel li evitis reprezaliojn estinte respublikano) kaj al armeo. Li aktivis kiel propagandisto kaj kiel kinreĝisoro de la frankisma diktaturo. Tiukadre li ricevis favorojn kaj honorojn, inter kiuj kelkajn altajn postenojn kaj helpojn por siaj filmoj.
Kun Tono, Antonio Mingote kaj Miguel Mihura li verkis en la humorgazeto La Codorniz. Liaj komedioj estis popularaj en la 1950-aj jaroj. En kino menciindas La torre de los siete jorobados (La turo de la sep ĝibuloj, 1944) kaj El crimen de la calle de Bordadores (La murdo de la strato B., 1946).