Egercsehi

Egercsehi (egerĉehi) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Eger. Ĝis 1903 la loknomo estis la pli mallonga Cseh.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo ĉe piedoj de Bükk, laŭ ĉefvojo Eger-Putnok. Bélapátfalva troviĝas 8, Borsodnádasd 10, Pétervására 16, Eger kaj Ózd po 23 km-ojn.

La unua mencio devenis el 1285 en formo terra Cheh. En 1552 la turkoj detruis la vilaĝon, kiu rekonstruiĝis en 1564. En 1791 incendio okazis pro fulmo. En la 20-a jarcento minejo de terkarbo ekfunkciis.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Csehbánya Cseherdős Csehi Csehimindszent Csehipuszta
Drávacsehi Egercsehi Kiscsehi Ordacsehi Sümegcsehi