El manuscrito carmesí | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Antonio Gala |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | novembro 1990 |
Eldonejo | Editorial Planeta |
Honorigoj | Premio Planeta |
El manuscrito carmesí (La karmezina manuskripto) estas historia romano de Antonio Gala publikigita en 1990. Ĝi ricevis la Premion Planeta.
La libro rakontas la vivon de Boabdilo, la lasta reĝo de la nazaria dinastio en la Granada Reĝlando, kaj liajn angoron kaj malfortecon kiam li konstatas la dekadencon de sia regno kaj antaŭvidas sian tujan falon. La verko rakontas ankaŭ la malbonan rilaton de liaj gepatroj, kaj la amon kiun li sentas por aliaj roluloj de la kortego. Lia aŭtoro montras simpation al la rolulo, kiun li konsideras maljuste traktita de la oficiala historiografio.
Por la fono, Gala priskribas baroke la lukson de la lasta kortego de Al Andalus, kun simpatioj por la hispanaraba kulturo, heredata de la andaluza kulturo.