Elias Khoury | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1948 en Ashrafieh |
Morto | 15-an de septembro 2024 (76-jaraĝa) en Bejruto |
Lingvoj | araba • angla • franca |
Ŝtataneco | Libano |
Alma mater | Universitato Libana - historiografio (–1971) Universitato de Parizo 3 Sorbono Nova - socia historio (–1972) |
Okupo | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto dramaturgo universitata instruisto kritikisto |
Elias Khoury [ĥuri] (arabe: الياس خوري; naskiĝis la 12-an de julio 1948 en Bejruto - mortis la 15-an de septembro 2024, samloke) estis libana romanverkisto, dramaturgo kaj kritikisto. Li publikigis ĉirkaŭ dek romanoj, teatraĵojn kaj eseojn. Li estis ĉefredaktoro de Al-Mulhaq, la semajna suplemento de la libana ĵurnalo Al-Nahar, kaj estis intelektulo de internacia famo[1]. La verkoj de Elias Khoury estis tradukitaj en anglan, francan, germanan, hebrean, italan, katalunan kaj svedan.
Li ankaŭ instruis ĉe la Universitato Kolumbio en Novjorko, ĉe la Usona Universitato de Bejruto, ĉe la Universitato Libana kaj ĉe la Universitato de Novjorko[2].
La romanoj de Khoury elstaras je sia kompleksa aliro al politikaj temoj same kiel fundamentaj demandoj pri homa konduto. Lia eposa metodo tendencas impliki internan monologon, kiu foje kulminas per ekesto de konscio. En siaj lastaj verkoj, li frekventis uzi elementojn de la parola araba lingvo, kvankam la romanoj restis plejparte skribitaj en la literatura lingvo. La uzo de parolita dialekto aldonas al la kredindeco kaj alirebleco de liaj rakontoj. Dum la uzo de la parola lingvo estas relative ofta en dialogoj en moderna araba literaturo, Khoury ankaŭ uzas ĝin en la ĉefintrigo, nekutima paŝo sed forte identigita kun la stilo de Khoury.
La romano Bab al-Shams (باب الشمس) aŭ en Esperanto La pordo de la Suno (1998) rakontas la epopeon de la palestinaj rifuĝintoj en Libano ekde la "Nakba" en 1948. Ĝi elvokas en subtila maniero la ideojn pri la rememoro, vero kaj atesto. La egipta filmisto Yousry Nasrallah faris filmon surbaze de tiu libro.
Intervjuita de la israela ĵurnalo Yediot Aharonot sekve de la eldono en hebrea de la romano, Khoury klarigis:
Kiam mi prilaboris ĉi tiun libron, mi malkovris ke la "alia" estas spegulo de "mi". Ĉar mi verkis preskaŭ duonjarcenton pri la palestina sperto, ne eblis legi ĉi tiun sperton krom en la spegulo de la israela 'alia'. Pro tio, kiam mi verkis ĉi tiun romanon, mi multe klopodis eviti la stereotipojn de la palestinano, sed ankaŭ la stereotipojn de la israelano kiel tiu aperas en la araba literaturo kaj specife en la palestina literaturo de Ghassan Kanafani, ekzemple, aŭ eĉ de Emil Habibi La israelano ne nur estas la policisto aŭ la okupanto, li estas la "alia", kiu ankaŭ havas homan sperton, kaj ni bezonas tiun sperton. Nia legado de lia sperto estas spegulo por nia legado de la palestina sperto.
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Elias Khoury en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.