Elsa Martinelli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Elsa Martinelli | |||||
Naskonomo | Elsa Tia | ||||
Naskiĝo | 30-an de januaro 1935 en Groseto | ||||
Morto | 8-an de julio 2017 (82-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis per | Pulma kancero vd | ||||
Lingvoj | itala • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1935–1946) Italio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Willy Rizzo (en) (1968–2013) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Elsa Martinelli vd | ||||
Okupo | modelo modmanekeno filmaktoro aktoro vd | ||||
Laborkampo | Filmo kaj aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1953– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Elsa Tia, konata ĉefe kiel Elsa MARTINELLI (Groseto, Toskanio; 30a de januaro 1935 - Romo, 8a de julio 2017) estis itala aktorino.
En la 1950-aj jaroj ŝi ekpartoprenis en filmoj. Ŝi elstaris en la vakera filmo The Indian Fighter (1955), reĝisorita de André de Toth kaj protagonistigita de Kirk Douglas kaj Walter Matthau. En 1956 ŝi ricevis en la Kinfestivalo de Berlino arĝentan urson al la plej bona aktorino pro sia ludado en Donatella de Mario Monicelli.
Ŝi faris karieron en Usono kaj en Eŭropo, kun elstaruloj kiel reĝisoroj Orson Welles kaj Howard Hawks, kaj aktoroj kiel Marcello Mastroianni, John Wayne kaj Robert Mitchum. En 1970 ŝi filmis en Peruo kaj Ĉilio La Araucana, reĝisorita de Julio Coll kaj inspirita en la samnoma eposa poemo verkita de Alonso de Ercilla y Zúñiga. En tiu filmo, Martinelli ludis la rolon de Inés de Suárez, koramikino de la konkeristo Pedro de Valdivia. Ekde tiam ŝi aktoris nur sporade en iu itala filmo aŭ televida serio.
En 1971 ŝi prezentis en la Festivalo de Sanremo kun Carlo Giuffrè.