Emil Orlik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1870 en Prago |
Morto | 28-an de septembro 1932 (62-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario Germanio |
Okupo | |
Okupo | litografisto gravuristo instruisto desegnisto karikaturisto gravuristo per akvaforto pedagogo fotisto pentristo scenografo |
TTT | |
Retejo | http://www.emil-orlik.de |
Emil Orlik, ĝusta ĉeha skribmaniero Emil Orlík, (naskiĝinta la 21-an de julio 1870 en Prago; mortinta la 28-an de septembro 1932 en Berlino) estis bohema pentristo, grafikisto, fotografiisto kaj arto-metiisto. Li anis ĉe Berlina secesio.
Orlik estis filo de la juda tajlormajstro Moritz Orlik (1832–1897)[1] el Prago kaj de ties edzino Anna, denaska Stein[2]. Post la abituro en 1889 je Prago li studis ekde 1889 ĝis 1893 ĉe la privata pentrolernejo de Heinrich Knirr en Munkeno kaj ĉe la Akademio de Bildaj Artoj je Munkeno. En 1894 li revenis al Prago, kie li en 1897 finfine establiĝis per propra verkejo. Decida por lia plua artisma evoluo fariĝis vojaĝo al Japanujo de 1900 ĝis 1901. En 1904 li translokiĝis al Vieno. Ekde 1899 ĝis 1905 li estis membro de la Viena Secesio kaj publikigis en la Secesia revuo "Ver Sacrum". Voko al la Ŝtata Instruinstituto de la Berlina Artmetia Muzeo kiel profesoro kaj estro de la grafiko-klaso – li estis posteanto de Otto Eckmann – igis lin transloĝiĝi al Berlino. Inter liaj lernantoj troviĝas tre bone konataj nomoj Namen kiel George Grosz, Hannah Höch, Oskar Nerlinger, Josef Fenneker, sed ankaŭ malpli konataj kiel ekzemple Carl Schröder kaj la trankvila Gustav Berthold Schröter. Ekde 1906 Orlik estis membro de la Berlina Secesio kaj partoprenis ties ekspoziciojn.
Berlino restis ĝis la morto de Orlik lia loĝurbo, de tie li preskaŭ ĉiun jaron li entreprenis vojaĝojn al Sudeŭropo, Francujo kaj Svisujo. En la jaro 1912 li komencis sian duan, pli vastan vojaĝon al Azio, kiu kondukis lin tra Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo. Li mortis la 28-an de septembro 1932 en Berlino.
Orlik verkis precipe kiel desegnisto kaj grafikisto (akvafortoj kaj lignogravuraĵoj). Liaj motivoj ampleksas portretojn de elstaraj samtempuloj, i.a. de Henrik Ibsen, Bernhard Pankok, Gustav Mahler, Hermann Bahr, Max Klinger, Rainer Maria Rilke, kiun li konis ekde 1896 el Prago, kaj Jakob Wassermann. "La temaro de liaj verkoj radikas en la etburĝa kaj kampara medio de liaj respektivaj restadejoj ... Per tio ankaŭ la temocikloj en la verko de Orlik ... estas skizitaj: la popolarto, la kampara vivo, la monduma, la grandurbo kaj ĝiaj loĝantoj, la ekzota, la foraj landoj de Oriento kaj de Orientazio."[3]
Orlik konceptis laŭ mendo de la kolonja ĉokoladofabrikanto Ludwig Stollwerck kolektobildojn por Stollwerck-Kolektalbumoj, i.a. la serio „Rinderbilder“ [Bovobildoj] por la Stollwerck-Kolektalbumo N-ro 5 el 1902.[4] De 1917 ĝis 1918 Orlik estis okupita dum la Konferenco de Brest-Litovsk kiel gazetara desegnisto. En la berlina periodo de Orlik ekestis i.a. portretoj de Ernst Barlach, Lovis Corinth, Otto Dix, Käthe Kollwitz, Max Slevogt, Franz Werfel, Rudolf Steiner, Thomas Mann, Albert Einstein, Franz Marc kaj Alfred Döblin. Kunlabore kun Max Reinhardt li verkis por ties enscenigoj konceptojn por scenaranĝoj kaj kostumoj.
Kiel aldonaĵoj la artorevuo Pan publikigis en 1897 malgrandajn akvafortojn de Orlik, inter ili etformata akvaforto de la afiŝo Die Weber [La teksistoj] pri la samnoma sociodramo de Gerhart Hauptmann. En letero de la 13-a septembro 1897 al la poeto li referencis la reproduktaĵon de la afiŝo en ĉi tiu revuo, kiu validas kiel „fundamenta ŝtono de la germana socia afiŝo“[5] Ekde 1897 ĝis 1901 la munkena kultura revuo Die Jugend ree kaj ree uzis grafikaĵojn kaj bildojn de Orlik.
Post sia unua vojaĝo al Japanujo en 1900/01 Orlik kreis verkojn inspiritajn de japana kolora lignogravurado. Oni nombras lin do al la artistoj de la japanismo. Orlik ankaŭ vojaĝis al Ĉinujo, Rusujo kaj Egiptujo.
Orlik kolektis artverkojn el orienta Azio kaj estis en 1909 pruntedonanto por la ekspozicio „Japan und Ostasien in der Kunst“ [Japanujo kaj orienta Azio en la arto].[6]