Encinasola | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21390 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Modesto Hierro Delgado | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 596 (2009) | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 8′ N, 6° 52′ U (mapo)38.136048-6.8709978Koordinatoj: 38° 8′ N, 6° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 433 m [+] | ||
Areo | 178 km² (17 800 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Encinasola [+] | |||
Encinasola (Anzino sola, kio aperas en la blazono de la vilaĝo sub krono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
La loĝantoj nomiĝas marochos. La censita populacio en 2009 estis de 1.596 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,97 loĝ/km².
Encinasola estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj pli norda kaj nordorienta pinto de la provinco de Onubo, lime kun la sudo de la Provinco de Badajoz kaj kun Portugalio, je altitudo de 433 m; je 153 km el Onubo, provinca ĉefurbo, kaj nur je 152 je Sevilo, regiona ĉefurbo, kaj je 470 el Madrido, ŝtata ĉefurbo. Lisbono estas je 250 km kaj la plej proksimaj urboj estas Zafra kaj Aracena, kiu troviĝas je iom pli da 65 km. La areo de ties teritorio estas de 178 km².
Ĝi limas nordokcidente kun Amareleja, norde kun Oliva de la Frontera de la Provinco de Badajoz, nordoriente kun Fregenal de la Sierra ankaŭ de Ekstremaduro, okcidente kun Barrancos de Portugalio, oriente kun Higuera la Real, sudokcidente kun Rosal de la Frontera, sude kun Aroche kaj sudoriente kun Cumbres de San Bartolomé.
La municipo de Encinasola troviĝas en la Sierra de Aracena, ene de la provinco de Onubo, lime norde kun Ekstremaduro kaj okcidente kun Portugalio.
La vilaĝo portugala Barrancos, kun kies municipo limas tiu de Encinasola, estas je nur 12 km de la domara kerno de Encinasola.
Tra la municipa teritorio de Encinasola pasas la rivero Múrtigas kaj ties ĉefa alfluanto, la rivero Sillo, kvankam neniu el ili pasas tra la urba domaro.
Agrikulturo kaj brutobredado (porkoproduktaĵoj). En la sektoro de servoj laboras plej parto de la laboristaro. Estas 46 % de sendungeco. La averaĝa salajro estas 1.428,26 €.
En 1594 Cumbres Mayores formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 619 impostopagantajn anojn.[1]
El 1640 al 1645 Encinasola partoprenis en la landlima milito (milito de portugala restaŭro en la Sierra de Aroche) el kiu ili iĝis perdintoj de la tereno.[2][3]
La 28an de novembro de 2009, la vilaĝo venkis je provincia konkurenco pri vojoj pere de la Vojo de la Kontrabandisto. Estis restoj de dolmeno en la ĉirkaŭo kaj la konstruo de la Ponto de Cabriles, datiĝas el la 18a jarcento.
La klimato estas miksaĵo de mediteranea kaj kontinenta, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj.
Monato | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec | Jaro |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Averaĝo de maks. temp. ( °C) | 6,7 | 9,5 | 13,7 | 14,9 | 15,6 | 18,8 | 20,4 | 22,4 | 16,1 | 13,3 | 10,1 | 8,4 | 2006 |
Preĝejo de Sankta Andreo (ununava kaj kun dikega muraro pro la defenda situo de la loko rilate al Portugalio), la Ĉefa Placo de Encinasola kaj la Parko de Sankta Johano. Du ermitejoj.