Erdevik, serbe Ердевик, hungare Erdővég estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Ŝid.
Erdevik situas laŭ ĉefvojo. La plej proksima urbo estas Ilok.
Post la mezepoko la loko longe apartenis al Osmana Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Erdevik 2007 serboj (60,5 %), 846 slovakoj (25,5 %), 134 kroatoj (4 %), 95 hungaroj (3 %), 75 jugoslavianoj, 23 rutenoj kaj aliaj.