Erewhon | |
---|---|
![]() | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Samuel Butler |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1872 |
Eldonejo | Nicholas Trübner |
Ĝenro | sciencfikcio • fantasto • satira fikcio • utopia fikcio • lost world fiction |
Erevono aŭ ...Trans la Montaro (en: Erewhon or ...Over the Range) estas romano de Samuel Butler, anonime eldonita en 1872. La titolo ankaŭ estas nomo de lando, laŭrakonte malkovrita de la protagonisto. En la romano ne evidentiĝas en kiu parto de la mondo situas Erevono, sed estas klare, ke temas pri fikcia lando. Butler celis, ke la titolo legiĝu kiel la Angla vorto Nowhere (eo:Nenie) vost-antaŭe, eĉ kvankam la literoj h kaj w ne intertranslokiĝas. Probablas, ke tion li faris por sin protekti kontraŭ akuzoj esti malpatriota; Erevono okulfrape estas satiro pri la socio de la Viktorina epoko en Britio.
La unuaj kelkaj ĉapitroj de la romano, traktantaj la malkovron de Erevono, fakte baziĝas sur la propraj spertoj de Butler en Nov-Zelando kie, kiel juna viro, li laboris kiel ŝafisto por ĉirkaŭ kvar jaroj (1860-1864) kaj esploris partojn de la interno de Sud-Zelando. (Unu el la plej grandaj ŝaf-bienoj de la lando, situanta proksime al kie loĝis Butler, estas nomita "Erewhon" (Erevono) honore al li. Ĝi proksimas al Mesopotamia Station (eo:Mesopotamia Stacio aŭ Interrivera Stacio), alia granda ŝaf-bieno.)
La plej granda parto de la romano konsistas el priskribo pri Erevono. La naturo (aŭ esenco) de tiu lando estas laŭcele ambigua. Je la unua vido Erevono aspektas utopio, sed baldaŭ evidentiĝas, ke tio foras de la vero. Tamen, spite al ĉiuj malperfektaĵoj de Erevono, ĝi klare ankaŭ ne estas distopio (malutopio), maldezirinda socio tia, kian bildigas Mil Naŭcent Okdek Kvar de George Orwell. Kiel satira utopio, Erevono fojfoje komparatas al Vojaĝoj de Gulivero (1726), klasika romano de Jonathan Swift; la aspekto de utopio en tiu lasta kazo entenas fortajn paralelojn kun la sinimago de la Brita Imperio tiutempa.
Erevono satiras diversajn aspektojn de la socio de la Viktorina epoko, inkluzive de kriminala punado, religio, kaj antropocentrismo.
Multaj kuriozaj ideoj troviĝadas en Erevono. Ekzemple, vaste akceptata inter la Erevonanoj estas la kredo ke infanoj elektas iĝi naskotaj. Kaj laŭ la leĝo Erevona, leĝo-rompintojn oni traktis malsanuloj, dum malsanulojn oni traktis krimuloj.
Alia trajto de Erevono estis la manko de maŝinoj, kio estas rezulto de la opinio de multaj Erevonanoj, ke maŝinoj estas potenciale danĝeraj. Tiu lasta aspekto de Erevono montras influon de la teorio pri evoluismo de Charles Darwin; Butler estis leginta la libron Origino de Specioj baldaŭ post ties eldonado en 1859.
La tri ĉapitrojn de Erevono kiuj konstituas La Libro pri Maŝinoj Butler elverkis el nombro da artikoloj kiujn Butler antaŭe kontribuis al loka periodaĵo dum li estis en Nov-Zelando. Butler estis la unua kiu skribis pri la eblo, ke maŝinoj evoluigos al si konscion. Al li tio estis ŝerco, sed hodiaŭ sciencistoj kaj filolosofoj serioze debatas, ĉu komputiloj kaj robotoj povus evoluigi ian inteligentecon (artefarita intelekto, AI) kaj konscion (artefarita vivo) kiel homaj estaĵoj. Tio ankaŭ estas populara temo en sciencfikciaj romanoj kaj filmoj; iuj metas tiun saman demandon (ekzemple, Butlera Ĝihado en la romano Dune far Frank Herbert, dum aliaj scivolas kia estus la rilato inter homoj kaj maŝinoj kun artefarita intelekto, kaj ĉu AI estus iel ajn dezirinda.
En la ĉapitro, Muzikaj Bankoj, Butler komparas la praktikadon de la katedralo al tiu de la bankoj atakante la religian hipokriton de sia tempo.
Butler mencias, ke tiuj bankoj ĉiuj havas propran valuton, kiun ne honoras la "aliaj" bankoj. Tio aludas al malnova kutimo rilatanta monerojn. Dum la epoko kiam la tuta esenco de mono estis tio, ke ĝi estis farita el altvalora metalo, tiam multaj homoj tondadis aŭ razadis la monerojn post ties eldono al la publiko, eĉ kvankam la homojn oni atendis akcepti la reduktitajn monerojn laŭ ties stampita mempretenda valoro. Tiujn erojn (tondaĵojn kaj razaĵojn) oni kaŝvendis al titristo (?? en:assayer). Vastdise okazis monfalsado. La bankoj tiu-eraaj estis malmultaj kaj sufiĉe riĉimponaj.
Ne konvenis, ke la eklezioj implikiĝu en tia agado. Do, la preĝejoj fakte eĉ havis tablojn ĉe kiuj mon-ŝanĝistoj deĵoris por aparte ekzameni ĉiun opan moneron; ĵetonon oni donis al la laikulo por ke la aliaj paroĥanoj poste vidu tiun monon oferiĝi en la korbon dum la koncerna parto de la diservo. Tiuj ĵetonoj surhavis religiajn bildetojn, kio ankaŭ malhelpis ŝteletadon. La monŝanĝadon oni ne faris samtempe kun la diservo mem. (Iuj eminentaj Protestantaj eklezioj en Usono kondutis tiun praktikon en la 19-a jarcento, krom la Eklezio de Anglio kaj la Presbitana Eklezio de Skotlando). La praktiko datiĝas retroen al la fruaj tagoj de la templo de Jerusalemo, sed tiam la celo estis malsama — ke mono oferata al la templo ne surhavu bildetojn pri paganaj dioj.
Post ĝia unua eldono, la libro vendiĝis multe pli bone ol ĉiuj aliaj verkoj de Butler — eble ĉar la Brita publiko supozis, ke la anonima aŭtoro estis ia pli bone konata figuro (la favorato estis Lord Lytton, kiu eldonigis La Venonta Raso-n (en:The Coming Race), du jarojn antaŭe). En 1901, Butler eldonigis sekvaĵon, Erevono Revizitata (en:Erewhon Rvisited), kune kun reviziita kaj pliampleksigita eldono de Erevono.
Erevona Prizono (Erewhon Prison) estas neoficiala prizono en filmo de 1997, Face/Off.
![]() |
|