Ereĥteo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Pandion I |
Patrino | Zeuxippe |
Edzo/Edzino | Praxithea |
Kunulo | Prokriso |
Infanoj | Cecrops II • Prokriso • Pandorus • Metion • Thespius • Orneus • Oritio • Creusa • Chthonia • Protogeneia • Pandora • Aglaura • Alcon • Merope • Eupalamus • Sicyon • Colophonia |
Ereĥteo aŭ Erekteo (el la greka Ἐρεχθεύς, IFA [ɨˈrɛkθjuːs,-θɪəs], «rompanta»[1]) estas la nomo de prareĝo de Ateno, laŭ la helena mitologio. La plej antikvaj fontoj identigas lin al Eriĥtonio[2], sed de la 4-a jarcento a.K. kaj dum la klasika epoko ambaŭ aperas kiel malsamaj figuroj, avo (nomata jen Eriĥtonio, jen Ereĥteo) kaj nepo. Tamen, tiamaj verkistoj (ekzemple, Plutarĥo) ankoraŭ unuigis ambaŭ personojn en ununura mita fondinto nomiĝinta Ereĥteo[3]. Ankaŭ Eŭripido, en sia lasta tragedio, Ereĥteo (423-422 a.K.), kreas rolulon devenantan el du figuroj, unu mita kaj alia verŝajne historia.
Modernaj mitologoj kiaj Müller[4] kaj François Noël[5] defendis la version pri ununura figuro, surbaze de la plej antikvaj fontoj, kiaj Homero[6][7], kiu nur agnoskis unu figuron, la aŭtoĥtonan) reĝon de Ateno. Platono estis la unua fonto kiu mencias du[8], sed postaj elstaraj verkistoj kiaj Higeno kaj Pseŭdo-Apolodoro apogas lin kaj ja diferencigas du mitajn rolulojn, ĉu oni nomu la unuan Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo.
Surbaze de tiu ĉi lasta interpreto, la klasikaj kronologistoj diferencigis la jenajn du malsamajn reĝojn, samnomajn.
Ereĥteo estis prareĝo de Ateno, fondinto de la poliso kaj diigita figuro rilatanta al Pozidono, kiel «Pozidona Ereĥteo». Laŭ multaj versioj, li estis aŭtoĥtono) (li naskiĝis el tero aŭ el Geo) kaj Ateno vartadis lin.
La atenanoj ofte kromnomis sin Ereĥteidoj, la «filoj de Ereĥteo»[9][10], kaj per tio ili fortigas lian figuron kiel urbofondinto. En sia Iliado[11], Homero mencias Ereĥteon kiel filo de la grenodonanta Tero, vartita de Ateno[12].
Malgraŭ sia aŭtoĥtona deveno, Ereĥteo aperas ankaŭ kiel filo de Hefesto. La forĝista dio pasie persekutadis Atenon kaj ĵetis sian spermon sur ŝian kruron. La diino, naŭzite, purigis sin per lana stofo kaj ĵetis ĝin surgrunden, kial la Tero fekundiĝis. Plia versio asertas ke tiu, fekundita de la spermo de Hefesto, estis Atisa, filino de Kranao. La bebo naskiĝita de tiu epizodo havis serpentan formon, ĉu entute, ĉu duone (sube de lia talio), en evidenta referenco al lia ktonia deveno. La diino Ateno sciigis la ceterajn gediojn pri tiu naskiĝo kaj protektis la bebon per gvardanta dragono. Poste ŝi enmetis Ereĥteon en keston, kiun ŝi donis al Agraŭro, Pandroso kaj Herso, atenaj princinoj, ordonante ilin nenial malfermi ĝin[13]. Tamen, la junulinoj ne retenis sian scivolemon, kaj malfermis la keston. La rigardado de duonserpenta bebo, aŭ de bebo ĉirkaŭita de protektanta dragono, frenezigis ilin, kaj en tiu senkonscia stato ili saltis el la akropola abismo aŭ, laŭ alia versio, ĵetis sin en la maron. La serpento rifuĝis en la ŝildo de Ateno, kaj de tiam ĝi estis protektita de ŝi[14][15][16][17][18].
Kiam Ereĥteo plenkreskis, li forpelis Anfiktionon kaj uzurpis la regadon de Ateno. Per sia edzino, la najado Praksiteo, li estis patro de sia heredinto, Pandiono[19]. Oni atribuas al li la fondon de la kultado al Ateno, la starigon de la festivalo Panateneoj, la konstruon de templo dediĉitan al Ateno en la akropolo kaj la enkondukon en Atikon de la uzado de la argento, metalo malkovrita en Skitio fare de la tiea reĝo Indo[20]. Inspirite de Ateno, li estis la unua homo kiu uzis ĉaron tiritan de kvar ĉevaloj[21], kaj pro tio li estis honore lokigita inter la stelaro, kiel la konstelacio Koĉero[22][23][24].
En konkuro por la patroneco de la urbo Ateno inter la samnoma diino kaj Pozidono, tiu lasta, per tridentofrapo, generis salan fonton, kiu ricevis la nomon «maro de Ereĥteo»[25]. Ereĥteo estis juĝisto en tiu konkuro, kaj li voĉdonis favore al Ateno[25].
Kiel dirite, li estis entombigita en la templo de Ateno ĉe la akropolo, kie li ricevis kultadon konektitan al tiuj de Ateno kaj Pozidono[14][26]. En tiu templo, la Ereĥteiono, troviĝis tri altaroj: la unua dediĉita al Pozidono, kie ankaŭ Ereĥteo ricevis oferojn, la dua al Buto kaj la tria al Hefesto[27].
La ĉefaj gedioj de la atena Akropolo estis Poseidon Erechtheus («Ereĥtea Pozidono») kaj Athena Polias («Ateno, patron-gvardistino de la urboŝtato»)[28]. Odiseado[29] rakontas ke Ateno revenis al la urbo kaj «eniris la bone konstruitan domon de Ereĥteo». Ĝi eble rilatas al arĥaika komuna templo starigita sur la loko kiun oni identigas al Cekropsiono, la heroa tombejo de la mita fondinto-reĝo Cekropso[30]. Tie elstaris serpento enkorpiĝanta la spiriton de Cekropso, sed ĝi estis detruita fare de la persa armeo dum la Grek-persaj militoj (480 a.K.) kaj denove starigita en 421 kaj 407 a.K. en la nuntempa Ereĥteiono. La kontinueco de loko sakraligita fare de la ĉeesto de Cekropso evidentiĝas per referencoj en Dionysiaca, de Nonno, al la lampo de la Ereĥteiono kiel «la lampo de Cekropso»[31]. La sacerdotoj de la Ereĥteiono kaj la sacerdotinoj de Ateno kune partoprenis procesion kiu inaŭguris la skiran festivalon, proksime al la fino de la atena jaro. Ĝia celo estis la temeno en Skiro, honore al samnoma heroa divenisto, helpanto de Eŭmolpo en la milito inter Ateno kaj Eleŭziso, kiam la heroa reĝo Ereĥteo la 2-a venkis, sed mortis.
La fakto, ke Pozidono kaj Ereĥteo estis en Ateno du nomoj por la sama figuro estis pruvita per la kulto ĉe Ereĥteiono, kie troviĝis ununura altaro kaj nur unu sacerdoto, kaj la oferoj estis dediĉitaj al Ereĥtea Pozidono. Verŝajne, homera kaj tut-helena nomo supermetiĝis al tiu loka, negreka.[32].
Plia informo en la artikolo Eriĥtonio.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Ateno | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Anfiktiono | Ereĥteo la 1-a | Pandiono la 1-a |
La dua reĝo de Ateno nomiĝinta Ereĥteo ja estis pli klara figuro ol la antaŭa, ĉar oni inkludis lin en la genealogioj kiuj klopodis historiigi la mitajn reĝojn kaj heroojn de la urbo. Laŭ ili, Ereĥteo estis la sesa reĝo de Ateno, filo kaj heredinto de Reĝo Pandiono la 1-a, filo siavice de Eriĥtonio (aŭ Ereĥteo la 1-a, laŭ la versioj). Lia patrino nomiĝis Zeŭksipo. Laŭtradicie, Ereĥteo estis la unua urbestro kiu dividis la loĝantaron en kvar klasojn: militistoj, artistoj, sacerdotoj kaj laboristoj[5], kies grupaj nomoj devenis el la kvar filoj de Jono kaj Heliko[33].
Ereĥteo edziĝis al Praksiteo, filino de Frasimo kaj Diogenio kaj nepino de la riverdio Cefizo, kun kiu li havis multnombran idaron, kies nombro kaj nomoj varias laŭ la versioj. Inter la filinoj oni mencias la nomojn Protogenio, Pandoro, Meropo, Prokriso, Kreŭzo, Oritio kaj Ktonio aŭ Otionio, la plej maljuna[34]; kaj inter la filoj, Cekropso, Sikiono, Orneo, Metiono, Pandoro, Tespio, Alkono kaj Eŭpalamo[35][36][37]. Ereĥteo havis sangadultan rilaton kun sia filino Prokriso, el kiu naskiĝis la princino Aglaŭro[38].
Laŭ Pseŭdo-Apolodoro, Ereĥteo la 2-a havis ĝemelan fraton nomiĝinta Buto, kiu edziĝis al filino de Ereĥteo, Ktonio («naskiĝinta el la Tero»). La du fratoj disdividis la reĝan povon de Pandiono: Ereĥteo okupiĝis pri la fizika regado, dum Buto iĝis alt-sacerdoto de Ateno kaj Pozidono, posteno heredonta de liaj posteuloj[39]. Tiu lasta origina mito aŭ aitiono klopodis pravigi la hereditan sacerdotecon ene de la familio de la Butidoj. La du fratinoj de Ereĥteo kaj Buto, nomiĝintaj Filomelo kaj Prokno, havis tragedian finon pro la fia agado de Reĝo Tereo el Trakio[40]. Pro tio, Ereĥteo malfidis je la trakianoj kaj volonte komencis militon kontraŭ ili kiam Eŭmolpo alvenis en Atikon[41].
Kiel ĉefo de la atenanoj, Ereĥteo aliĝis la ekspedicion de Dionizo kontraŭ Hindio[42]. Li havis eksterordinaran paron da flugilhavaj ĉevaloj, nomiĝintajn Ksanto kaj Podarko, la Ereĥteaj ĉevaloj (Ἱπποι Ερεχθειοι). Ili estis gefiloj de la Norda Vento kaj de la harpio Elopo[43], kaj iĝis la doto de Boreo okaze de sia nupto al Oritio, filino de Ereĥteo.
Laŭ Diodoro[44], Ereĥteo estis egiptano kiu portis unuafoje tritikogrenojn en Atenon dum terura malsatego en la regiono. Dankeme, la atenanoj igis lin reĝo. Li starigis la kultadon al Demetro kaj la Eleŭzisajn misterojn laŭ tiu versio[5]. Ĝuste pravigante tion, la Marmoraĵoj de Arundelo datigas la fondon de tiuj ritoj kaj la forrabon de Persefono en la reĝtempo de Ereĥteo.
Dum la regado de Ereĥteo elstaras la milito inter Ateno kaj Eleŭziso, okazinta kiam Eŭmolpo (cetere, pranepo de Ereĥteo[45]) venis el Trakio kaj invadis Atikon. Ereĥteo konsultis orakolon, kiu respondis ke Ateno nur supervivos post la morto de unu el liaj filinoj. Versio de la rakonto asertas ke tio okazis je la fino de la milito, laŭ peto de Pozidono en venĝo pro la morto de sia filo Eŭmolpo. La fina viktimo de la ofero varias laŭ la versioj: kelkaj rilatas la orakolan verdikton nur al tiuj fraŭlaj, sed laŭ plia fonto nur Ktonio estis oferita. Protogenio kaj Pandoro, la plej maljunaj, volonte sin oferis laŭ plia versio. Iel ajn, ĉiuj konsentas pri tio ke la ceteraj fratinoj, krom Oritio (kiu estis forkaptita fare de la ventodio Boreo kaj ne plu loĝis en Ateno) aŭ almenaŭ kelkaj el ili sin mortigis, ĉar ili promesis suferi la saman destinon se unu el ili forpasus. Tiu rakonto kompareblas kun tiu pri la filinoj de Hiacinto de Lacedemonio aŭ la filinoj de Leoso.
Post la morto de siaj filinoj, Ereĥteo venkis la batalon kontraŭ Eleŭziso, en kiu Eŭmolpo trovis morton. Tamen, Pozidono koleriĝis pro la morto de sia filo, kaj mortigis Ereĥteon per tridentofrapo[46][47][48]. Troviĝas versio laŭ kiu estis Zeŭso tiu, kiu mortigis Ereĥteon per fulmofrapo, sed ĝi verŝajne temas pri korekto celanta plifortigon de la ĉiopova rolo de Zeŭso. Laŭ kelkaj fragmentoj de la tragedio Ereĥteo, de Eŭripido, Pozidono venĝis la morton de sia filo Eŭmolpo per ĵetado de Ereĥteo en la teran internon, tra fendo malfermita per lia tridento en Makraso[49]. Antaŭ sia propra morto, Ereĥteo sukcesis mortigi la elstaran filon de Eŭmolpo, Immarado, kio generis ĝeneralan malesperon en la trakia tendaro[50].
La lastaj linioj de la eŭripida tragedio estis malkovritaj en 1965 per papira fragmento[51]. Laŭ Burkert, ili pruvis ke la fondo de la Ereĥteiono kaj la starigo de la sacerdoteco al Ateno samtempiĝis[32]. La diino Ateno kronis la mitan eventon per ordono al la vidvino de Ereĥteo, Praksiteo, «konstrui sanktejon en la urbocentro dediĉitan al tiu, kiu mortigis vian edzon laŭ la nomo Sakrala Pozidono. Sed la loĝantaro, dum ofero de la brutaro, ankaŭ nomos lin Ereĥteo. Al vi, ĉar vi restarigis la urbajn fundamentojn[52], mi donas la althonoran devon enkonduki la unuajn fajrajn oferojn en la urbon, kaj esti konata kiel sacerdotino mia»[53].
Post la morto de Ereĥteo, oni petis al lia bofilo Ksuto, edzo de Kreuzo, elekti lian heredinton en la atena trono el la multnombra idaro de la forpasinta reĝo. Tiamaniere Cekropso, la plej aĝa filo de Ereĥteo[35] nomiĝinta tiel honore al la samnoma reĝo-fondinto, akiris la kronon. Laŭ fragmento de la poeto Kastoro de Rodiso, tiu Cekropso estis frato, anstataŭ filo, de la antaŭa reĝo. Tiu nomumo ne estis akceptata de la ceteraj princoj[54], kiu elpatrujigis Ksuton pro tio[55].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Ateno | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Pandiono la 1-a | Ereĥteo la 2-a | Cekropso la 2-a |
Krom tiu, de la antaŭe priskribitaj, Ereĥteo estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:
Algernon Charles Swinburne eldonis klasikan tragedion titolitan Erectheus en 1876. Tiu verko, pere de la mita rakonto, esprimas la respublikanajn kaj patriotajn ideojn kiuj zorgigis la aŭtoron en tiu epoko[56].