Ernő Kállai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kamengieser Ernő Mátyás Péter |
Naskiĝo | la 9-an de novembro 1890 en Szakálháza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 28-an de novembro 1954 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1913) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto artoteoriisto publikigisto universitata instruisto arthistoriisto muzeologo verkisto |
Ernő Kállai [ernO kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállai Ernő estis hungara kritikisto, altlerneja instruisto, arthistoriisto, redaktoro. Lia pseŭdonimo estis Mátyás Péter.
Ernő Kállai[1] naskiĝis la 9-an de novembro 1890 en Szakálháza (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Săcălaz en Rumanio, li mortis la 28-an de novembro 1954 en Budapeŝto.
Ernő Kállai maturiĝis en gimnazio en 1908, poste li studis arthistorion en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1913 li studvojaĝis al Germanio, Britio, Skandinavio kaj Usono. Li apartenis al rondo de Lajos Kassák kaj li okupiĝis pri analizo de avangardo. Post fiasko de la Hungara Sovetrespubliko li sekvis la rondon al eksterlando. Li laboris en Brita Muzeo kaj Nacia Galerio (Londono), sed li redaktis artrevuojn en Germanio. Li prelegis en Bazelo en la lernojaro 1928. Pro la naziismo la avangardo ne povis aperi publike, tial Kállai hejmenvenis en 1935. Li redaktis plurajn gazetojn kaj revuojn, inter 1946-1948 li instruis en la Industriarta Akademio. Li ricevis solan premion en 1941.
Memortabulo en Budapeŝto (2004)