Esperanto-biblioteko estas kolekto de libroj, broŝuroj, revuoj kaj foje ankaŭ de diversspecaj teknikaj registraĵoj (diskoj, sonbendoj, vidbendoj, diskedoj, kompaktdiskoj k.s), posedata de persono(j), organizaĵo aŭ institucio.
Laŭenhave temas pri materialoj en aŭ pri Esperanto, respektive en aŭ pri aliaj planlingvoj, ofte ankaŭ pri la internacia lingvo-problemo ĝenerale, ties aspektoj kaj solvebloj.
Ili povas esti posedaĵoj de unuopaj personoj, Esperanto-asocioj aŭ kluboj, aŭ publikaj instancoj kiel universitataj aŭ urbaj bibliotekoj. En la jaro 1980Marinko Gjivoje eldonis referenclibron pri la esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj[1], sed ankoraŭ ne ekzistas "superkatalogo" pri ĉiuj Esperanto-libroj.
ordigo (laŭ nacia aŭ internacia normo, dekuma klasifiko, propra sistemo, alfabete, laŭenhave), flegateco (kvalito de papero kaj bindo, taŭgeco de ŝrankoj kaj ĉambroj, ordo aŭ malordo),
prizorgateco (regula prizorgado flanke de salajrulo aŭ volontulo),
priskribiteco (priskribo de la kolekto en studoj, eldono de pribiblioteka bulteno kun registro de novaj akiraĵoj),
persona aliro (viziteblo, uzeblo pro interesiĝantoj),
pruntservo (surloka studado, prunteblo por membroj,
interbiblioteko pruntservo),
aktualeco (kolekto malnova aŭ daŭre aktualigata),
teknika ekipo (bretoj, kestoj, komputiloj, kopiiloj, bindiloj, mikrofotiloj, aersekigiloj, alarmiloj, fajroestingiloj),
tipo de ejo (konvena, seka, facile trovebla),
memstareco (memstara aŭ parto de alia instituto),
stabileco (certigita pozicio aŭ neklara estonteco),
financoj (regulaj aŭ okazaj subvencioj),
programfunkcio (kun aŭ sen akompanaj klerigaj programoj aŭ propra eldonejo),
prestiĝo (en la biblioteka regiono konata kaj registrita aŭ ne),
kunlaboro (kontaktoj kun aliaj bibliotekoj,
interŝanĝo de duoblaĵoj ktp.),
uzateco (ofteco de pruntoj),
geografia situo (trafika atingeblo)
Kolektoj alireblaj per telepruntado aŭ fotokopia servo
La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio en Vieno, kun 35.000 volumoj, 3.700 diversaj titoloj de gazetoj kaj revuoj, 3.000 muzeaj objektoj, 10.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.500 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj 25.000 unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj. La dokumentoj estas en interreta katalogo, krome oni povas aliri tra la hejmpaĝo skanitajn Esperanto-librojn kaj periodaĵojn.
La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, ekis per la laboro de Karlo Fajszi ekde 1970, kaj ĝia katalogo el 1991 havis 542 paĝojn. Ĝi nun estas kolektaĵo en la Landa Fremdlingva Biblioteko. Eblas mendi fotokopiojn. (Katalogo).
La Biblioteko Montagu C. Butler ĉe Esperanto-Asocio de Britio enhavas 10000 librojn kune kun arkivoj fota kaj dokumenta; ĝi translokiĝis en 2002 al la Kolegio Wedgwood en Barlaston, konata interalie pro siaj esperanto-kursoj.
Internacia Muzeo por Paco kaj Solidaro en Samarkando (Uzbekio) estis fondita en 1986 zorge de la Klubo de Internacia Amikeco, kun la celo antaŭenigi pacon kaj tutmondan konscion; ĝi ekspozicias proksimume 20 000 librojn, artaĵojn, kaj memoraĵojn el 100 landoj.
Biblioteko de Saksa Esperanto-Instituto estis fondita en 1908. Post la unua mondomilito oni nomis la instituton Esperanto-Instituto por la Germana Regno. En 1936, post la dissolvo de la planlingvaj asocioj en Germanio, la kolektaĵoj iris al la prusa ŝtata biblioteko, Berlino. Ili ankoraŭ ekzistas kadre de la ŝtata biblioteko, nun posedata de Stiftung Preußischer Kulturbesitz.