Etel Adnan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ethel Noel Adnan |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1925 en Bejruto |
Morto | 14-an de novembro 2021 (96-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | greka • turka • araba • franca • angla |
Ŝtataneco | Libano Usono Francio ![]() |
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato Harvard Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Simone Fattal (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo instruisto verkisto desegnisto poeto eseisto dezajnisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.eteladnan.com |
Etel Adnan (arabe إيتيل عدنان), naskiĝis la 24-an de februaro 1925 en Bejruto, Libano[1], mortis la 14-an de novembro 2021 en Parizo, Francio [2], estis libana-usona poeto, ĵurnalisto, eseisto kaj bildartisto[3] kiu verkis ĉefe en la franca, sed ankaŭ en la angla.
La patrino de Adnan estis kristana grekino kaj ŝia patro estis islamana siriano[4]. Kvankam ŝi kreskis parolante la grekan kaj turkan en ĉefe arablingva komunumo, ŝi estis edukita en francaj monaĥejaj lernejoj kaj en la franca lingvo. Tial ŝi skribis siajn fruajn verkojn en la franca[5]. Adnan loĝis en multkultura kaj plurlingva medio, kie ideoj estas formitaj pere de la lingvo en kiu ili estas konceptitaj. Dum vizito al la kultura centro Pompidou en Metz, Francio, ŝi proponis ke iun tagon formeti "ĉiujn pentraĵojn kaj skulptaĵojn por sole montri manuskriptojn el malsamaj epokoj kaj en malsimilaj lingvoj"[6].
Ŝi ankaŭ instruis en Usono. Adnan loĝis en Parizo kaj Sausalito, Kalifornio[7].
Krom poemoj kaj verkado por gazetoj kaj teatro, ŝi verkis ankaŭ librojn ĉefe en la angla kaj franca lingvoj.
Ŝia plej internacie konata romano nomiĝas Sitt Marie Rose kaj temas pri la libana civila milito. En 1984 ŝi ankaŭ verkis la libron "To Write in a Foreign Language" (Verki en fremda lingvo), poste eldonita en antologio kun la sama titolo, aperinta ĉe la eldonejo Unheard Words de Mineke Schipper kaj en Britio de la eldonejo Allison & Basby. Kun la naciliberigaj movadoj kiuj erupciis en kelkaj arabaj landoj dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, precipe la liberiga milito en Alĝerio. Adnan konfesas ke ŝi tiutempe ne rajtis verki en la araba lingvo, sed sole en la franca aŭ la angla, la lingvoj de la koloniistoj, kaj komencis "pentri en la araba. [8].
![]() |
|
Sennome - de intervjuo kun Etel Adnan pri ŝia romano, Sitt Marie Rosen "Outside the tribe", Judith Pierce, Midle East, Sept. 1983: pp. 51-52
En la 1960-aj jaroj, ŝi komencis integri araban kaligrafion en siajn artaĵojn kaj en siajn librojn, kiel en Livres d'Artistes [Libroj de artisto][9] kiu rememorigas tiujn, kiuj sidas dum horoj kopiante vortojn el araba gramatika libro, sen klopodi kompreni la signifon de la vortoj. Ŝia arto estas tre influita fare de la fruaj hurufiyya artistoj; inkluzive de la iraka artisto Jawad Salim, palestina verkisto kaj artisto Jabra Ibrahim Jabra kaj la iraka pentristo Shakir Hassan al Said, kiuj malaprobis okcidentan estetikon enkondukante novan artan ĝenron kiel moderna sed daŭre ligita al tradicia kulturo, amaskomunikilaro kaj teknologio. [9]
Inspirite per japanaj falditaj broŝuroj, Adnan ankaŭ pentras pejzaĝojn sur faldeblaj ekranoj kiuj povas esti "vastigitaj en spacon kiel memstaraj desegnaĵoj"[10].