Etelka Gerster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerster Etelka Adelheid Karolina |
Naskiĝo | la 25-an de junio 1855 en Kassa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 20-an de aŭgusto 1920 en Pontecchio (Italio) |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Árpád Gerster kaj Berta Gerster (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto muzikinstruisto |
Etelka Gerster, germane Elka Gerster, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Gerster Etelka Adelheid Karolina estis hungara operkantisto, (soprano, koloraturo). Ŝia geedziĝa familia nomo estis Gerster-Gardini, ŝia frato estis Árpád Gerster.
Etelka Gerster [1] naskiĝis la 25-an de junio 1855 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 20-an de aŭgusto 1920 en Pontecchio (Italio).
Etelka Gerster frekventis pedagogian lernejon en sia naskiĝurbo, sed ŝi ankaŭ kantadis amatore. Kiel talenta kantisto ŝi plulernis en konservatorio de Vieno. Ŝi kantis antaŭ Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) en 1873. Iom poste Giuseppe Verdi aŭdis ŝin kaj invitis ŝin al teatro de Venecio, kie ŝi debutis en 1876. En la sekva teatra jaro ŝi kantadis en Ĝenovo kaj Marseille, poste en Berlino (1877), Novjorko (1878). Intertempe en 1877 ŝi edziniĝis, en la sama jaro ŝi estis gastokantisto en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi multe strebis por prezenti operojn de Ferenc Erkel. En 1890 ŝi finis la kantadon, tamen post 2 jaroj ŝi faris koncertojn en Hungario. Ekde la 1880-aj jaroj ŝi ankaŭ instruis en muzikakademio de Novjorko, inter 1896 kaj 1917 en propra lernejo en Berlino.
Ŝi naskis 2 filinojn.