Evenkio | |||||
---|---|---|---|---|---|
evenke Эвэды автономнай округ , Evedi avtonomnaj okrug, ruse Эвенкийский автономный округ , Evenkijskij avtonomnij okrug |
|||||
Aŭtonoma distrikto | |||||
![]() | ![]() | ||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Rusio | ||||
Ĉefurbo | Tura | ||||
- koordinatoj | 64° N, 100° O (mapo)64100Koordinatoj: 64° N, 100° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 767 600 km² (76 760 000 ha) [+] | ||||
Areo | 767 600 km² (76 760 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 17 679 (2002) | ||||
Denseco | 0,02 loĝ./km² | ||||
Fondo | 1-a de decembro 1930 | ||||
Guberniestro | Boris Zolotarev | ||||
Horzono | Krasnojarska tempo [+] | ||||
![]() |
|||||
Evenkio | |||||
![]() |
|||||
Evenkio estas aŭtonoma distrikto en Siberio en Rusio. Norde Evenkio limiĝas al Tajmira aŭtonoma distrikto, oriente al respubliko Jakutio kaj al Irkutska provinco kaj sude kaj okcidente al Krasnojarska regiono. Evenkio estas parto de Krasnojarska regiono.
La loĝantaro de Evenkio estas 17 679 (laŭ censo en 2002). La nombro de loĝantoj malkreskis dum lastaj jaroj pro la elmigrado. La denseco de loĝantaro estas nur 0,02 loĝantoj po kvadratkilometro (la plej malalta en Rusio).
La plej grandaj naciecoj en la distrikto estas rusoj kaj evenkoj. Krome tie loĝas jakutoj kaj grupo da ketoj.
Evenkia aŭtonoma distrikto estas fondita la 1-an de decembro en 1930.
Laŭ la referendumo organizita la 17-an de aprilo 2005 la distrikto aliĝos al Krasnojarska regiono la 1-an de januaro 2007.