Ewa Siemaszko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1947 (77-jaraĝa) en Bielsko-Biała |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Szkoła Główna Gospodarstwa Wiejskiego |
Familio | |
Patro | Władysław Siemaszko (en) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero historiisto |
Ewa Siemaszko (naskiĝis la 27-an de oktobro 1947 en Bielsko-Biała) estas pola inĝenierino teknologiistino, esplorantino de la genocido farita kontraŭ poloj en Volinio dum la Dua Mondmilito.
Ŝi estas filino de Władysław Siemaszko, diplomitino de Ĉefa Lernejo de Vilaĝa Mastrumado en Varsovio kaj de Postdiploma Pedagogia Studumo. En la jaroj 1970 -1973 estis asistantino de Supera Ekonomikista Lernejo en Katowice, poste laboris en eksterlerneja klerigado pri nutrado kaj kiel instruistino.
De 1990 kolektas kaj prilaboras dokumentojn pri sorto de la pola loĝantaro en Volinio dum la Dua Mondmilito. Ŝi estis kunaŭtorino de la ekspozicioj "Krimoj de NKVD sur Orientaj Lim-Regionoj de la Dua Pola Respubliko: junio-julio 1941" en Sendependiga Muzeo en Varsovio en 1992 kaj "Volinio de niaj antaŭuloj" organizitan oktobre 2002 en Dom Polonii (Domo de Pola Diasporo) en Varsovio. De 2002, kune kun Jarosław Kosiaty, gvidas interretan servon pri Volinio de niaj antaŭuloj, kie videbligis pli ol duonmilon da malnovaj fotoj, rememoroj kaj aliaj dokumentoj, dediĉitaj al la vivo de tieaj poloj. Ŝi kunlaboras kun Asocio de Ŝatantoj de Volinio kaj Polesio, Asocio "Wspólnota Polska" ("Pola Komunumo") kaj kun Instituto pri Nacia Memoro.
Pro monografio "Ludobójstwo dokonane przez nacjonalistów ukraińskich na ludności polskiej Wołynia 1939-1945" (Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ pola loĝantaro de Volinio 1939-1945) kune kun la patro Władysław estis honorigita per Literatura Premio je la nomo de Józef Mackiewicz. Septembre 2010 estis kun la patro premiita per Medal Pro Memoria. En 2011 ili ambaŭ estis distingitaj per premio de Gardanto de Nacia Memoro.