Ewald Georg von Kleist | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ewald Georg von Kleist | |||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1700 en Vietzow (ekde 1945 Wicewo) apud Groß Tychow, Pomerio | ||||
Morto | 11-an de decembro 1748 (48-jaraĝa) en Köslin (ekde 1945 Koszalin) | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Brandenburgio-Prusujo Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno Universitato de Lepsiko vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | von Kleist vd | ||||
Patro | Ewald Joachim von Kleist (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo juĝisto pastro fizikisto inventisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ewald Georg von KLEIST (n. la 10-an de junio 1700 en Vietzow (ekde 1945 Wicewo) apud Groß Tychow, Pomerio; m. la 11-an de decembro 1748 en Köslin (ekde 1945 Koszalin) estis prusa juristo kaj natursciencisto.
Ewald Georg von Kleist studis jurosciencon en Leipzig kaj Leiden, de 1722 al 1747 li estis dekano de la katedralo de Cammin in Pommern kaj poste prezidento de la korta tribunalo en Köslin. Li estis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj en Berlino.
Li apartenis al la nobela pomeria familio von Kleist, lia patro estis la subdistriktestro Ewald Joachim von Kleist (1657-1716).
Ewald Georg von Kleist faris sciencajn eksperimentojn. En 1745 li eltrovis la "skuantan botelon" (germane: Erschütterungsflasche) kaj la 4an de novembro 1745 li skribis pri lia eltrovaĵo al J.K. Lieberkühn en Danzig, kiu provis refari la eksperimenton sed ne sukcesis [1]. Kleist skribis al pluraj sciencaj societoj kiuj komence ne sukcesis en ripetado de la eksperimento. Sendepende de Kleist la profesoro pri fiziko de la Universitato de Leiden Pieter van Musschenbroek, faris la saman eltrovaĵon en 1746. Pro tio, la "skuanta botelo", kiu fakte estis la unua elektra kondensilo, estas konata per la nomo botelo de Leiden.