Eŭbuleo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Dysaules |
Infanoj | Carme |
Laŭ la Antikva greka religio kaj mitologio, Eŭbuleo aŭ Eŭbulo (el la greka Εὐβουλεύς, «bona konsilisto»)[1] estis dio ĉefe konata danke al religiemaj surskriboj kadre de la misteroreligioj. Tamen, pro la manko de literaturaj fontoj, kelkaj mitologoj konsideras lin simpla duondio aŭ heroo rilatanta al la saklara porko ĉe la Eleŭzisaj misteroj kaj eble patrono de semado de grajnoj kaj plugado (lia nomo ankaŭ povas deveni el la vortoj bôlos, «ter-bulo», kaj bôlostropheô, «aperigi terbulojn per plugado»).
Tiu nomo aperas plurfoje en la korpuso de la tiel nomataj Orfeaj or-tabuletoj per diversa literumado, kiaj Euboulos, Eubouleos kaj Eubolos.[2] Ĝi eble temas pri epiteto de la ĉefa orfea dio, Dionizo aŭ Zagreo,[3], de Hadeso aŭ de Zeŭso en nekutima rilato kun la Eleŭzisaj misteroj.[4] Tamen, akademiuloj de fine de la 20-a kaj komence de la 21-a jarcentoj komencis konsideri Eŭbuleon sendependa "grava dio" ĉe la misteraj religioj, surbaze de lia elstaro en la surskribaj pruvoj. Lia arta prezentado kiel torĉisto montras ke lia rolo estis gvidi en la revena vojo el la postmorta mondo.[5]
Literaturaj tekstoj disponigas nur malmultajn aludojn al la mitaro pri Eŭbuleo. Ekzemple, li ne estis menciita en la Homera himno al Demetro.[6] De la diferencoj inter genealogioj kaj kruc-identigoj kun aliaj dioj devenas la demando ĉu ĉiuj fontoj en kie aperas formo de tiu nomo aludas la saman rolulon.[7] Diodoro Sicila asertis ke li estis filo de Demetro kaj Karmanoro, kaj patro de Karmo,[8] do avo de Britomartiso.[9], kio kadrigas lin en la kreta tradicio. Kiel filo de Demetro, Eŭbulo estas ankaŭ asociita al aliaj mitaj personoj kiaj Booto aŭ Pluto.
La Orfeaj tabletoj konsideras lin filo de Zeŭso, same kiel faras unu el la Orfeaj himnoj.[10] Hesiĥio el Aleksandrio identigas lin al Plutono,[11] kiu ankaŭ estis salutita kiel Eŭbulo en la Orfea himno al Plutono, sed aliaj kuntekstoj distingas la du diaĵojn.
En la orfea tradicio, propra de Eleŭzo kaj Argolando, Eŭbuleo estas filo de Disaŭlo kaj frato de Triptolemo. Kun tiu lasta, li donas konsilon al Demetro kiam ŝi estis serĉanta sian filinon Persefono, forrabita de Hadeso.[12] Kompense, la diino instruis ilin la arton kulturi tritikon.[13]
Fine, en eponima interpreto, Paŭzanio notas ke li estas filo de Troĥilo, sacerdoto de Demetro, kaj Eleŭziso.[14]
En vid-prezentadoj, Eŭbuleo similas Jakĥo, la prezidanto de la eleŭza procesio. Ambaŭ estas ofte bildigitaj kun "revema" aŭ "mistika" esprimo,[15] krom longa hararo kombita en speciala maniero,[16] kaj troviĝas prezentadoj de ambaŭ kiel torĉistoj. Kelkaj fakuloj asertas ke Eŭbuleo estas unu el la figuroj de la tiel nomata Reĝino de la vazoj, hidrio de meze de la 4-a jarcento a.K. malkovrita en Kumo kiu bildigas kelkajn figurojn rilantaj al la Eleŭzisa mitaro.[17][18]
Skulpta kapo plejofte atribuita al la atena artisto Praksitelo foje estis konsiderata kiel bildigo de Eŭbuleo. Malkovrita fare de arkeologoj en 1883 en la Plutonion de Eleŭziso, ĝi ankaŭ povas esti prezentado de Triptolemo. Alternative, la kapo eble estas idealigita portreto de la tipo ofte farita de Aleksandro la Granda, aŭ eble de Demetrio la 1-a Poliorketes, ĉar ĝi plenumas la priskribojn de Plutarko.[19] Tamen, la identigo al Eŭbuleo estas bazita sur komparoj kun aliaj skulptaj kapoj kiuj havas la saman nomon gravurita, krom la apero de tiu nomo en bazo malkovrita aparte, sed ankaŭ ĉe la Plutonion de Eleŭziso.
La skolioj pri Lukiano[20] mencias ke Eŭbuleo estis porkisto kiu estis manĝigante siajn bestojn ĉe la eniro al submondo kiam Persefono estis forkaptita fare de Plutono. Parto el lia porkaro estis englutita de la tero, kune kun li, kiam la dio de la mortintoj eniris en sian regnon kun la ĵusforkaptita junulino. La skolio prezentas tiun rakontan elementon kiel etiono por la ritaro de la Tesmoforioj, en kiu porketo estis ĵetita en oferfosaĵon (megara) dediĉitan al Demetro kaj Persefono.[21] Ritaj asistantoj nomiĝintaj versujistoj (ἀντλήτριαι, antlêtriai) tiam descendis en la fosaĵon kaj prenis la putrajn restaĵojn, kiuj estis metitaj sur altarojn, miksitaj kun semoj kaj poste plantitaj.[22] Fosaĵoj riĉaj je organika materio en Eleŭziso estis konsiderataj kiel indico pri tio, ke Tesmoforio estis organizata tie, same kiel en aliaj demoj en Atiko.[23] Eŭbuleo plenumas, do, rolon en la kultado ĉe Eleŭziso kiel akompananto de Persefono en ŝia reveno el Postmondo.
En harmonio kun lia rita aliro al la mitaro kaj aliaj temoj, James Frazer opiniis en sia La Ora Branĉo ke la porkoj, pli ol simplaj akompanantoj de Persefono en ŝia malsupreniro, origine estis veraj ĉefroluloj de la rakonto, reprezentante la vegetaran diaĵon, la grajnan spiriton kiu poste antropomorfiĝis en la junan diinon.[24]
La dekreto pri Unua rikolto (5-a jarcento a.K.) postulis oferojn al Demetro kaj al Koro («la junulino», kutime asociita al Persefono), Triptolemo, Theos (Dio), Thea (Diino) kaj Eŭboleo. La surskribo sur la reliefo de la Lakratidoj identigas la personon kiu plenumas la oferon kiel pastro de la Dio kaj Diino (tio estas, de la Gereĝoj de la Transmondo, en referenco al mistereca kultado) kaj de Eŭbuleo.[25] En la Orfeaj tabuletoj, Eŭbuleo estis alvokita kvar fojojn kune kun Eŭklo («Bona famo»), laŭ la deklaro de la Reĝino de la Postmondo, Persefono, en la unua linio. Li estis alvokita ankaŭ en la Papiruso Gurôb, de meze de la 3-a jarcento a.K..[26]
Ĉar Eŭbuleo ŝajnas esti homo en la rakonto aludita de la skolioj pri Lukiano, li kelkfoje estis konsiderita heroo, kiel Triptolemo kaj eĉ Jakĥo.[27]
Eŭbulo estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj: