Eŭropa Hansomuzeo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
muzeo Hansa ligo Muzeum Historyczne ![]() | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Lübeck's Old City | ||
Adreso | An der Untertrave 1, 23552 Lübeck | ||
Estiĝo | 2015 | ||
Malfermo | 27-a de majo 2015 | ||
Direktoro | Lisa Kosok | ||
Koordinatoj | 53° 52′ 27″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo)53.8741111110.68961111Koordinatoj: 53° 52′ 27″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.hansemuseum.eu/ | ||
La Eŭropa Hansomuzeo (germane Europäisches Hansemuseum) situas en la hanseata urbo Lübeck en Ŝlesvigo-Holstinio en norda Germanio. Ĝi estas la plej granda muzeo kun la temo de la hansa periodo [1][2]. Ĝi malfermiĝis en majo 2015 kaj montras la historion de la Hanso. La muzeo estas prizorgita fare de Possehl-Stiftung de Lübeck, nomita laŭ la komercisto kaj patrono Emil Possehl.
Post pluraj jaroj da diskutoj, la civitanoj de Lubeko decidis establi Hanseatan Muzeon. Laboro en la ejo 'An der Untertrave 1' komenciĝis en januaro 2012. La ejo antaŭe estis Dua-mondmilita ŝirmejo kaj marista hejmo. Arkeologiaj elfosadoj devis esti faritaj antaŭ ol konstruo povis komenciĝi kaj interesaj eltrovaĵoj estis faritaj. La konstruaĵo estis konstruita laŭ desegnaĵoj fare de arkitekto Andreas Heller, kiu ankaŭ estis malantaŭ la ekspozicia koncepto. Scienca konsilisto estis Hansa esploristo Rolf Hammel-Kiesow. La ekspoziciejo konsistas el ĉirkaŭ 7,000 m², de kiuj 2,400 m² estas inkluditaj en la najbara konstruaĵo, la monaĥeja kastelo (Burgkloster). La konstrulaboro kostis 45 milionojn da eŭroj kaj estis malfermita la 27an de majo 2015 de germana kanceliero Angela Merkel [3].
La muzeo montras la evoluon de la Hanso de la 13-a jarcento pluen tra pli ol 400 jaroj. La temo de la ekspozicioj estas la evoluo de la hanseataj urboj, kiel la lubeka juro influis la komercon, la influon de la religio kaj la detruoj de la pesto. Mitoj kaj legendoj kiuj ekestis poste estas ankaŭ pritraktitaj en la ekspozicio. La historio de la Hanso estas rakontita kun ekzemploj el Novgorodo, Lubeko, Brügge, Bergen kaj Londono. Aŭtentaj objektoj estas elmontritaj en la ekspozicio kune kun instalaĵoj kaj amaskomunikiloj. Londono estas prezentita en grandurba modelo, kiu montras la urbon ĉirkaŭ la jaro 1500. La ekspozicio estas subtitolita en la germana, la angla, la sveda kaj la rusa [4][5][6][7].