La FIDE Monda Ŝaka Ĉampionumo 2004 estis oficiala Monda Ŝaka Ĉampionumo de la FIDE; ĝi okazis en Almahary Hotelo en Tripolo, Libio, de la 18a de junio ĝis la 13a de julio 2004.
Ĝi estis gajnita de Rustam Kasimĝanov, kiu batis Michael Adams en la finalo per poentaro de 4½-3½. Li gajnis proksimume $100 000 dolarojn kaj la titolon de FIDE mondĉampiono.
La intenco estis ke la turnirgajninto ludu kontraŭ Garri Kasparov numero 1a el la mondo por reunuigo de monda ŝaka titolo, kiu estis dividita en du apartaj titoloj ekde la Monda Ŝaka Ĉampionumo 1993. Tamen tiu matĉo neniam okazis.
Mondaj Ŝakaj Ĉampionumoj |
---|
Antaŭ FIDE |
1886, 1889, 1891, 1892 ( Steinitz) • 1894, 1897, 1907, 1908, 1910 (jan-feb), 1910 (nov-dec) ( Lasker), 1921 ( Capablanca) • 1927, 1929, 1934 ( Aleĥin) • 1935 ( Euwe) • 1937 ( Aleĥin) |
---|
FIDE |
|
---|
Dividita titolo |
|
---|
FIDE |
|
---|
|