Felipe Alfau | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1902 en Barcelono | |
Morto | 18-an de februaro 1999 (96-jaraĝa) en Nov-Jorkio | |
Lingvoj | hispana • kataluna • angla vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | romanisto poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Felipe ALFAU (Barcelono, 24a de aŭgusto 1902 – Novjorko, 18a de aŭgusto 1999)[1] estis hispana verkisto, elmigrinta al Usono, kiu verkis ĉefe en angla.
Li elmigris en Usonon kun sia familio estante 14-jaraĝa, en 1916, kaj tie vivis la ceteron de sia vivo. Li studis muzikon kaj dum ioma tempo li estis muzikkritikisto de La Prensa, novjorka ĵurnalo hispanlingva. Poste li estis tradukisto en la Morgan Bank, en Wall Street, kaj ĉesis verki. Li mortis en maljunulejo de malriĉuloj.
Li verkis du anglalingvajn novelojn: "Locos: A Comedy of Gestures", 1936; kaj Cromos, 1948, sed eldonita nur en 1990.
Locos estas serio de rakontoj kun agado okazanta en Toledo kaj Madrid, en kiu nombraj roluloj defias la dezirojn de la aŭtoro kaj verkas siajn proprajn historiojn. Ĝi estis reeldonita en 1987, sed ankaŭ denove ne sukcesis. La dua romano, "Chromos", verkita en 1948, temas pri la hispanaj emigrantoj en Usonon; la titolo referencas al la memoroj de la elmigrantoj kiel kolektokartoj (cromos) de stereotipaj bildoj pri Hispanio.
Alfau verkis ankaŭ hispanlingvan libron de poezio, nome La poesía cursi, verkita inter 1923 kaj 1987, kaj publikigita en 1992; kaj anglalingvan libron de porinfanaj rakontoj, nome Old Tales from Spain (Iamaj hispanaj rakontoj), publikigita en 1929, en kiu oni kolektas dek rakontojn inspiritajn en tradiciaj hispanaj legendoj.