Ferenc Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1905 en Nagykanizsa |
Morto | 10-an de oktobro 2000 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-6-4 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Nacia Akademio de Sankta Cecilia (1929–1931) Muzikakademio Franz Liszt (1922–1927) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto dirigento universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ferencfarkas.org/ |
Ferenc FARKAS [farkaŝ], hungare Farkas Ferenc estis hungara komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Ferenc Farkas naskiĝis la 15-an de decembro 1905 en Nagykanizsa. Li mortis la 10-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.
Ferenc Farkas studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1922–1927, poste 2 jarojn li studis muzikon en Romo. Baldaŭe li laboris en teatroj de Parizo kaj Vieno. Hejmenirinta en 1935 li instruis en la altlernejo, poste la samon faris en tiutempa hungara urbo Kolozsvár (nuntempa Kluĵo en Rumanio). Post la 2-a mondmilito li dirigentis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li estris memfonditan muzikan lernejon en Székesfehérvár. Inter 1949-1975 li havis altan postenon en la ĉefurba muzikarta altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1991, pli frue kaj ankaŭ poste diversajn aliajn premiojn.