Fernando Villalón | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 31-an de majo 1881 en Sevilo | |
Morto | 8-an de marto 1930 (48-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fernando Villalón-Daoíz y Halcón, konata kiel Fernando VILLALÓN [bijaLON] (Sevilo, 31a de majo 1881 - Madrido, 8a de marto 1930), estis hispana grafo de Miraflores de los Ángeles, poeto kaj brutobredisto.
Li naskiĝis en aristokrata familio. En lernejo de jezuitoj li estis kolego de Juan Ramón Jiménez. Li abandonis studojn de juro por dediĉi sin al brutobredado de taŭroj en siaj terposedaĵoj de la Marmarĉoj de Gvadalkiviro. Ĉirkaŭ 1914 li konis la fakulon pri taŭrludado José María de Cossío en Sevilo, kun kiu li multe traktis. En septembro 1926 li gradiĝis pri juro en la Centra Universitato de Madrido.
En 1926 li publikigis siajn unuajn poeziaĵojn. En 1927 Adriano del Valle, Rogelio Buendía kaj Fernando Villalón fondis en Onubo la literaturan gazeton Papel de Aleluyas, kiu pluis ĝis 1928. En 1927 Villalón konis la poeton Gerardo Diego kun kiu li aktive korespondis. Li korespondis ankaŭ kun Luis Cernuda. En decembro 1927 Villalón renkontiĝis en Sevilo kun la poetoj Federico García Lorca, Dámaso Alonso, Jorge Guillén, José Bergamín, Juan Chabás kaj Gerardo Diego, invititaj de José María Romero Martínez, prezidanto de la Literatura Fako de la Ateneo de Sevilo, por omaĝo al Luis de Góngora. la taŭrludisto Ignacio Sánchez Mejías gastigis la poetojn kaj invitis ilin al festo en sia bieno Pino Montano. En unu el la eventoj oni legis poemojn de Fernando Villalón. En 1929 li translokiĝis al Madrido, kie li pluigis kontaktojn kun poetoj.