Fibroplanto estas termino el agrikulturo kaj indikas ĉiujn plantojn, kiuj estas kultivataj por gajni fibrojn. Diversaj plantpartoj povas enhavi fibrojn. Oni distingas inter semibroj, bastfibroj kaj folifibroj.
La plantfibroj konsistas el diversaj kvotoj de celulozo, lignino, pektino, duoncelulozo, aliaj, akvosolveblaj substancoj kaj part vaksoj. Ilia preciza konsisto povas esti tre diversa. Grava distingilo estas la grado de la polimerizado (mallongigita kiel GP) de la celulozo, t.s. la nombro de la glukozorestoj.[1] Tiu ĉi havas grandan influon al la firbraj ecoj. La forteco de la fibroj kreskas kun kreskanta grado de polomerizado. Plantfibroj havas diversajn ecojn depende de la plantspecio kaj plantparto. Ili ekzistas kiel vadkula fasko en la tigo aŭ trunko, en la arboŝelo. La fibroj en la bast kaj folioj fortigas la plantpartoj kaj la fibroj en la fruktoj servas al la disvastigo de la semoj.
Jena listo enhavas la diversaj plantfibroj:
La folifibroj kaj kokosfibroj apartenas al la durfibroj.[1]
La tabelo donas superrigardon pri la kultivarealo de fibroplantoj surbaze de datoj de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA).
planto | kultivareo (en Mio. da ha) |
---|---|
kotono | 34,74 |
juto | 1,31 |
lino | 0,52 |
sisalo | 0,39 |
jutosimilaj fibroplantoj, ekzemple kenafo | 0,29 |
Abakao | 0,15 |
ramio | 0,11 |
kanabo | 0,06 |
aliaj agavoj, ekz. henwkeno | 0,05 |