Fleur Pellerin (naskiĝis Kim Jong-suk la 29-an de aŭgusto 1973 en Seulo (Sud-Koreio) estas franca supra ŝtatoficisto kaj politikistino . Referendaria konsilanto en la Revizora Kortumo kaj prezidantino de Klubo 21-a jc de 2010 ĝis 2012, delegita ministro komisiita pri EME, plinovigado kaj cifereca ekonomiko en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault poste de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault de la 16-a de majo 2012 ĝis la 2-a de aprilo 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri eksterlanda komerco, turisma evoluigo kaj eksterlandaj francoj en la 1-a registaro de Manuel Valls, la 9-an de aprilo 2014. Ŝi estis nomumita ministro pri kulturo kaj komunikado la 26-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.
Fleur Pellerin estas la unua politikisto kun azia origino, membro la franca registaro[2].
Kim Jong-suk (김종숙) naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1973 en Seulo, en Sud-Koreio[3]. Forlasita surstrate en Seulo, 3 aŭ 4 tagojn post sia naskiĝo[4],[5], kaj kondukita al orfejo[6], ŝi estis poste adoptita kiam sesmonata de franca familio, en februaro 1974, kaj fariĝis « Fleur Pellerin »[7].
Akceptita en ESSEC, ŝi diplomiĝis kiam dudek unu jara[8].
Dudek-kvar jara, ŝi sukcesis en la ekstera konkurso por la eniro en ENA[9].
Fleur Pellerin mastras la anglan kaj germanan lingvojn kaj japanajn elementojn[10].
Fleur Pellerin vivas en Montreuil kaj edziniĝis al Laurent Olléon[11]
Ŝi estas patrino de filino, naskiĝinta en 2004.
Ŝia elira rango de ENA ebligis al ŝi fariĝis juĝistino en la Revizora Kortumo kiam 26-jara, ŝi komencis sian karieron kiel duaklasa aŭditistino[12].
Ŝi fariĝis refendaria konsilanto ekde 2003[13].
Paralele, de 2001 ĝis 2006, ŝi estis ekstera aŭditistino por UN en Irako, en Novjorko kaj en Ĝenevo. Ŝi estis niomumita en 2007 raportanto de la Komisiono pri deontologio de la ŝtatoficistaro[14].
La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita al la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault kiel ministro delegita komisiita pri Etaj kaj Mezaj Entreprenoj (EME), inovado kaj cifereca ekonomio, alligita al la ministerio pri produkta reprogreso. Renomumita la sekvantan monaton en la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, ŝi frontis aktiviĝon de interretaj entreprenistoj kontraŭ la kresko de la imposto pri entreprenvendoj, la « kolomboj ». Responde, ŝi apogis sin sur la kongreso de la entrepreneco por faciligi la partoprenan financadon, inovadon en entreprenoj kaj limigi la impostadon de entreprenistoj[15].
Regule kontraŭ sia supera ministro, Arnaud Montebourg, aparte pri la aĉeto de Dailymotion fare de Yahoo!, la lanĉo de la 4G-oferto fare de Free, kaj la vendo de SFR fare de Vivendi, ŝi perdis sian postenon la 2-an de aprilo 2014 profite al li, kiu gajnis ministerion arigantan ekonomion, produkta reprogreso kaj ciferecigo[15],[16], tio, kion bedaŭras multaj interretaj entreprenistoj[17].
Ŝi estis nomumita subministro komisiita pri ekstera komerco, promocio de turismo kaj eksterlandaj francoj, la 9-an de aprilo 2014, en la 1-a registaro de Manuel Valls[18].
Ŝi estis nomumita ministro pri kulturo kaj komunikado la 26-an de aŭgusto 2014 en la 2-a registaro de Manuel Valls.
Ŝi estas prelega mastro en Nacia Lernejo pri Administrado (Francio). En 2006, ŝi kunredaktis la prinotitan Bultenon de la Leĝoj kaj Dekretoj de eldoninto "Paul Dupont". En sia trairo de la privata sektoro de 2008 ĝis 2009, ŝi estis asociita direktoro de "cabinet Tilder". Kiel prezidantino de Klubo 21-a jc, ŝi fariĝis membro de la konstanta Komitato "Diverseco" de kompanio France Télévisions[19].
En 2011, ŝi fariĝis administrantino de la televidkanalo Public Sénat[20] kaj membro de la komitato de punoj de la Regulaŭtoritato pri Interretaj Ludoj (ARJEL)[21].
|
|
|