Flughaveno Groningen-Eelde | |||||
---|---|---|---|---|---|
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: GRQ ICAO: EHGG | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Nederlando | ||||
Regiono | Norda Nederlando | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Groningen Airport Eelde NV | ||||
Apuda urbo | Groningen (10 km) | ||||
Alteco | 5 m | ||||
Geografia situo | 53° 7′ 30″ N, 6° 35′ 0″ O (mapo)53.1256.5833333333333Koordinatoj: 53° 7′ 30″ N, 6° 35′ 0″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-longo | 2500 m – 1500 m | ||||
Retejo | www.groningenairport.nl | ||||
Flughaveno Groningen-Eelde, ankaŭ konata kiel flughaveno Eelde, estas flughaveno por la civila aviado kiu situas apud Eelde (provinco Drenthe), iom sude de la urbo Groningen. Ĝi estas la plej granda flughaveno de norda Nederlando.
La flughaveno estis oficiale inaŭgurita je la 23-a de majo 1931 fare de urbestro Jan Gerard Legro. La konstruo de ĝi estis iniciato de aviadisto kaj eks-skabeno Hayo Hindriks el Eelde. Dum la malferma parolado Legro aŭguris ke ĝi fariĝos 'flughaveno por la tuta norda Nederlando'. La malfermo estis plibriligita per aviada spektaklo kiun spektis ĉ. 40.000 homoj.
Je la 15-a de aŭgusto 1931 oni malfermis fluglinion inter Eelde kaj Schiphol, sed montriĝis ke tiu ne estis vivipova. En 1933 oni ŝanĝis la nomon en 'NV Luchthaven Eelde' (AK Flughaveno Eelde), kun kiel akciuloj la provincoj Groningen kaj Drenthe, la komunumoj Groningen, Eelde kaj Assen kaj la Komercaj Ĉambroj de Groningen, Drenthe kaj la Torfeja vilaĝaro.
En december 2016 la flughaven havas 10 destinoj en 7 landoj fare de 6 aviadaj kompanioj.
Lando | Destino | Flughaveno | Kompanio | Aviadilo | Sezono |
---|---|---|---|---|---|
Britio | Londono | Londen Southend Airport | FlyBe | ATR72-600 | Tuta jaro |
Pollando | Gdańsk | Gdańsk Lech Wałęsa Airport | Wizzair | Airbus A320-200 | Tuta jaro |
Danlando | Kopenhago | Kopenhagen Kastrup Airport | Nordica | Embraer ERJ-140 | Tuta jaro |
Grekio | Kreto | Kreta Heraklion Airport | Corendon, Transavia, TUI | Boeing B737-800 | Somero |
Kos | Kos Airport | Corendon | Boeing B737-800 | Somero | |
Portugalio | Faro | Faro Algarve Airport | Transavia | Boeing B737-800 | Somero |
Turkio | Antalya | Antalya Airport | Corendon, TUI | Boeing B737-800 | Somero |
Hispanio | Palma de Mallorca | Palma de Mallorca Airport | Transavia | Boeing B737-800 | Somero |
Gran Canaria | Las Palmas Airport | Transavia, TUI | Boeing B737-800 | Tuta jaro | |
Lanzarote | Lanzarote Airport | Transavia | Boeing B737-800 | Tuta jaro |
Sundestinoj
En la jaro 2007 la flughaveno bonvenigis 172 400 pasaĝerojn (ruĝa stango), kaj estis 59 428 flugmovoj (blua stango).
Jaro | Flugmovoj | Pasaĝeroj |
---|---|---|
2000 | 69,052 | 112,367 |
2001 | 59,501 (-13.8%) | 132,155 (+17.6%) |
2002 | 67,771 (+13.9%) | 148,291 (+12.2%) |
2003 | 54,942 (-18.9%) | 177,851 (+19.9%) |
2004 | 45,205 (-17.7%) | 155,534 (-12.5%) |
2005 | 47,265 (+4.6%) | 162,875 (+4.7%) |
2006 | 54,844 (+16.0%) | 166,240 (+2.1%) |
2007 | 59,406 (+8.3%) | 172,458 (+3.7%) |
2008 | 61,338 (+3.3%) | 190,034 (+10.2%) |
2009 | 65,545 (+6.9%) | 167,107 (-12.1%) |
2010 | 64,066 (-2.3%) | 153,637 (-8.1%) |
2011 | 52,774 (-17.6%) | 148,850 (-3.3%) |
2012 | 46,418 (-12%) | 208,669 (+40.2%) |
2013 | 43,836 (-5.6%) | 201,721 (-3.3%) |
2014 | 38,949 (-11,1%) | 169,369 (-3,9%) |
2015 | 23,456 (-39,8%) | 180,879 (+6,8%) |