Fläsch

Fäsch
Blazono de Fläsch
Fläsch
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Komunumaro Maienfeld
Koordinatoj  47° 1′ 35″ N 9° 30′ 49″ O / 47.02639 °N, 9.51361 °O / 47.02639; 9.51361 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 35″ N 9° 30′ 49″ O / 47.02639 °N, 9.51361 °O / 47.02639; 9.51361 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 590
Areo 19,94 km²
Alteco 528 m super marnivelo
Poŝtkodo 7306
Komunumkodo 3951
Mapo de Fäsch
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Fläsch estas komunumo de la komunumaro Maienfeld kaj la distrikto Landquart en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 590 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Fläsch situas en nordo de la koira Rejnvalo ĉe la orienta bordo de Rejno, ĉe la piedo de la monto de Fläsch sur alteco de 528 m s.m. En oriento krome ekzistas eksklavo, la alppaŝtejo de Fläsch kun tri lagetoj, kiu ĝis la 23-a de oktobro 1977 estis parto de la komunumkomunaĵo Fläsch-Maienfeld.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fläsch limas en nordo al Balzers (Liĥtenŝtejno), en oriento kaj sudoriento al Maienfeld, en sudokcidento kaj okcidento al Bad Ragaz (SG), en nordokcidento al Vilters-Wangs (SG), kaj en nordnordokcidento al Sargans (SG). La Alppaŝtejo de Fläsch limas en nordo al Triesen (Liĥtenŝtejno), kaj en la ceteraj flankoj al Maienfeld.

Fläsch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per la poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Landquart. En Bad Ragaz kaj en Maienfeld troviĝas en malgranda distanco la plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A13.

La unua dokumenta mencio de Fläsch datiĝas el la jaro 831 kiel Villa Flasce. En frua mezepoko Fläsch apartenis al la Grafejo Suba Retio. En malfrua mezepoko ĝi formis kune kun Maienfeld la Tribunalejon Maifenfeld/Fläsch, kiu aliĝis en la jaro 1436 al la Dektribunala Federacio. En la jaro 1524 Fläsch kiel unua grizona komunumo akceptis la reformitan kredon. En la jaro 1569 la paroĥo de Fläsch sendependiĝis de la paroĥo Sankt-Amandus de Maienfelod. Ek de 1803 ĝis 1851 Fläsch estis komunumo de la grizona komunumaro Fläsch-Maienfeld, kiu tiam estis kunigita kun Jenins kaj Malans al la distrikto Suba Landquart, kiu en la jaro 2000 estis transformita al la komunumaro Maienfeld kaj aldonita al la distrikto Landquart. [1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]