Ford STERLING (denaske George Ford Stich Jr., 3a de Novembro, 1883 – 13a de Oktobro, 1939) estis usona komediisto kaj aktoro plej bone konata pro sia laboro en Keystone Studios. Unu el la 'Grandaj 4', li estis la origina ĉefo de la scenoj pri trompitaj policanoj Keystone Cops.
El 1913 kaj tra la 1910-aj jaroj, Sterling estis inter la plej popularaj kinajkomediistoj en la mondo. Charlie Chaplin memoris, ke aliĝinta al Keystone komence de 1914, li gapis dekomence kiam li malkovris ke oni esperis, ke li imitu Sterling.[1] Chaplin kaj Sterling ludis kun almenaŭ dufoje en filmoj, fakte en kurtojA Thief Catcher kaj Between Showers (ambaŭ de 1914).
Sterling estis ankaŭ fama amatora fotografo, kiu ricevis multajn premiojn kaj iam (en 1924) eĉ povis vidi kelkajn el siaj verkoj ekspoziciitaj en Luvro.[2]