François Rebsamen, naskiĝinta la 25-an de junio 1951 en Dijon (Côte-d'Or), estas franca politikisto membro de la Socialista Partio kaj ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo.
Proksima al François Hollande, kies vicestro li estis en la Socialista Partio de novembro 1997 (kongreso de Brest) ĝis novembro 2008 (kongreso de Reims), li estis urbestro de Dijon, prezidanto de la aglomera komunumo Grand Dijon, senatano de Côte-d'Or kaj prezidanto de socialista frakcio en la Senato. La 2-an de aprilo 2014, li estis nomumita al la posteno de ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo en la 1-a registaro de Manuel Valls[1].
La 21-an de septembro 2008, li fariĝis senatano de Côte-d'Or, la unua socialista ekde 1948. Li tiam demisis el sia posteno de departementa konsiliano de kantono Dijon-5. En la Senato, li estis membro de la komisiono pri financoj, de la buĝeta kontrolo kaj de la ekonomiaj kontoj de la nacio.
Post la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011 kaj la elekto la 1-an de oktobro de Jean-Pierre Bel kiel prezidanto de la Supra Ĉambro, François Rebsamen estis elektita por anstataŭi lin kiel estro de la socialista frakcio en la Senato.
En 2012, kiam la registaro volis obeigi sian proponon faritan okaze de la prezidenta kampanjo malpermesi mandatkumulon, François Rebsamen kontraŭis ĝin pretekstante la apartan staton de senatano[2]. La registaro, per sia proparolanto kaj sia ĉefministro respondis ke ne estos escepto[3]. F. Rebsamen tamen anoncis ke se la leĝo pri la nekumulo estos akceptita, li elektos rest urbestro de Dijon[4].
Framasono, li estas ano de la loĝio Solidarité et progrès (esperante "Solidareco kaj progreso") de Grand Orient de France (esperante "Grand oriento de Francio") en Dijon ekde 1989[5].
En la dua balotvico de la municipaj balotoj de Dijon la 30-an de marto 2014, la listo, kiun li gvidis estis la unua kun 52,84 % de la esprimitaj voĉoj fronte al la listo UMP de Alain Houpert (34,02 %) kaj al tiu de la Nacia Fronto de Édouard Cavin (13,13 %). Tiu venko donis al li trian mandaton al la urbodomo[6].
Li estis nomumita ministro pri laboro, dungado kaj socia dialogo la 2-an de aprilo 2014 en la 1-a registaro de Manuel Valls[7]. Tiu nomumo devigas lin rezigni pri sia posteno de urbestro de Dijon, kiun ĝi okupis ekde marto 2001. La 5-an de aprilo, lia unua vicurbestro, Alain Millot, estis elektita urbestro[8].
|
|
Ŝablono:Ligiltabelo Ministroj pri laboro de G8 Ŝablono:Ligiltabelo Ministroj pri laboro de la Eŭropa Unio