Franca registaro | ||
---|---|---|
plenuma povo | ||
registaro | ||
Geografia situo | 48° 51′ 16″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo)48.8544444444442.3208333333333Koordinatoj: 48° 51′ 16″ N, 2° 19′ 15″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Filioj | Ministerio pri Sociaj Aferoj kaj Sano de Francio • Ministerio pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio • Ministerio pri enlandaj aferoj (Francio) • Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Francio • Ministerio pri Kulturo de Francio • Ministerio pri nacia edukado • services du Premier ministre • Ministerio pri Agrikulturo de Francio • Ministerio pri defendo • listo de francaj ministroj pri teritoria organizado • Ministerio pri buĝeto • Ministerio pri ekonomio kaj financoj (Francio) • Ministerio pri Supera Edukado kaj Esplorado de Francio • Ministerio pri justico (Francio) • Ministerio pri transmaroj • Ministry of Sports vd | |
Posedatoj | Vilao Savoye vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La franca registaro sub la 5-a Respubliko konsistigas la duan kapon de la plenuma povo. Ĝi difinas kaj kondukas la politikon de Francio, laŭ artikolo 20, alineo 1, de la konstitucio de 1958.
La registaro estas nomumata de la prezidanto de la Respubliko kaj estas lokita sub la politika aŭtoritateco de la ĉefministro, kiu estas la registarestro.
La nuna registaro de la kvina Respubliko Francio estas tiu de Manuel Valls.
Ĉiuj membroj de la registaro estas nomumataj de la prezidanto de la Respubliko laŭ propono de la ĉefministro[1]. La membroj de la registaroj estas lokitaj en preciza protokola ordo, kiu estas indikita per dekreto pri nomumo de la registaro :
La delegitaj ministroj rajte partoprenas en la kunvenoj de la konsilio de ministroj aŭ al la aferoj pri kiuj ili kompetentas laŭ la nomuma dekreto de la registaro. Male, la ŝtatsekretarioj kaj superaj komisaroj partoprenas nur laŭ invito.
La ĉefministro estas la kapo de la registaro ; ĝi estas nomumita de la prezidanto de la Respubliko. Ĝi reprezentas la prezidanton de la Respubliko antaŭ la franca Parlamento kaj antaŭ la popolo.
La ministroj estas nomumataj de la prezidanto de la Respubliko, laŭ propono de la ĉefministro, kaj estas sub ĝia politika aŭtoritateco (kaj ne administracia). Ilia nombro varias laŭ la registaroj kaj bezonoj (por ekzemplo : Ministro pri libera tempo). Tamen, nur la ministro pri justico (kanceliero de la sigeliloj) estas enskribita en la franca konstitucio kiel vicprezidanto de la Supera Konsilio pri Juĝistaro.
La registaro respondecas pri la « difino kaj konduko de la politiko de la nacio », laŭ la teksto de artikolo 20 de la konstitucio de 1958. La difino de la registaraj politikoj kaj celoj tradukiĝas per la redakto de leĝproponoj kaj dekretoj.
La regula kunveno de la ministra Konsilio, ĉiumerkrede matene en palaco Elizeo sub la estrado de la prezidanto de la Respubliko, favoras solidarecon kaj kunecon de la registara laboro. Sed la ĉefa registara laboro okazas aliloke, tio estas, por parto, en ĉiu el la ministerioj kaj por alia parto, en la laborgrupoj kunigantaj reprezentantojn de pluraj ministerioj : interministeriaj kunvenoj, komitatoj kaj konsilioj.
La registaro respondecas pri la ekonomia kaj financa politiko de la ŝtato, ĝi permesas ĉiuj elspezojn kaj enspezojn de ĉiuj ministroj, tion oni nomas la leĝo pri financoj.
La registaro respondecas antaŭ la parlamento.
Unable to compile EasyTimeline input:
Timeline generation failed: 2 errors found
Line 17: color:pink from:15/05/2012 till:31/05/2024
- Plotdata attribute 'till' invalid.
Date '31/05/2024' not within range as specified by command Period.
Line 58: color:pink from:18/06/2012 till:31/05/2024
- Plotdata attribute 'till' invalid.
Date '31/05/2024' not within range as specified by command Period.
|
|