Franciscus Barocius (1537-1604) | ||
---|---|---|
itala matematikisto kaj filologo
| ||
Persona informo | ||
Francesco Barozzi | ||
Naskonomo | Franciscus Barocius | |
Naskiĝo | 9-a de aŭgusto 1537 en Iraklio, Kreto, Grekio | |
Morto | 23-a de novembro 1604 en Venecio, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Familio | ||
Parencoj | Iacopo Barozzi (en) (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo matematikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Francisko Baroco (1537-1604) estis itala humanisto, matematikisto, filologo, astronomo, antikvaĵisto, helenisto, sorĉisto, eldonisto de Eŭklido (365 a. K. - 300 a. K.[1], Arkimedo (-287 - 212 a.K.), Johano de Sakrobosko (1195-1256)[2], studis matematikon en la Universitato de Padovo, vivis en Venecio malgraŭ la oftaj vojaĝoj pro siaj negocoj en Kreto. Neniam okupis akademian postenon, tamen li aktive sin dediĉis al la sciencaj laboroj krom teni korespondaĵojn kun sennombraj samtempaj matematikistoj, inter ili, Kristoforo Klavo (1528-1612).
Al Daniele Barbaro (1514-1570)[3] li dediĉis sian "Opusculum: in quo una Oratio et due Questiones, altera de Certitude et altera de Medietate Mathematicarum continentur"[4]. Li tradukis la verkaron de Herono|Herono de Aleksandrio (10 - 70), Papuso de Aleksandrio kaj Arkimedo (287 a. K. - 212 a. K.. Lia kolekto da grekaj manuskriptoj, heredita kaj pligrandigita de sia nepo Iacopo Barozzi (1562–1617)[5], estis portita al Anglio iom post sia morto, kaj en 1629, ĝi estis akirita de la Universitato de Oksfordo, kie nuntempe troviĝas apud la Biblioteko Bodlejana.