Franz Hanfstaengl | |
---|---|
![]() Portreto de Franz Hanfstaengl (1804-1877) fare de Friedrich Dürck, 1832. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1804 en Dietramszell |
Morto | 18-an de aprilo 1877 (73-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | Alter Südfriedhof (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario ![]() |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno ![]() |
Familio | |
Infanoj | Edgar Hanfstaengl (mul) ![]() ![]() ![]() ![]() |
Parencoj | Norbert Pfretzschner (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | litografisto pentristo fotisto vidartisto ![]() |
Franz Seraph HANFSTAENGL (1a de Marto 1804, en Baiernrain ĉe Bad Tölz – 18a de Aprilo 1877, en Munkeno) estis bavara pentristo, litografo, kaj fotografo.[1]
Hanfstaengl studis en Munkeno kun Hermann Joseph Mitterer. Li estis instruita en litografio, kaj kontaktis kun Alois Senefelder kaj studis el 1819 ĝis 1825 en la Munkena Akademio de Belartoj. En 1826, li iris al Dresdeno kaj eklaboris en 1852 por kopii en litografio la oleojn de la Dresdena Galerio. Inter 1835 kaj 1852 Hanfstängl faris ĉirkaŭ 200 litografiajn reproduktojn de majstroverkojn el tiu Galerio de Dresdeno, kaj publikigis ilin kajere. Kiam li revenis al Munkeno, li lasis sian establadon en Dresdeno al siaj fratoj Max kaj Hans.[2]
En 1833 li fondis en Munkeno litografian establon per si mem, kio funkciis ĝis 1868, kaj al kiu li poste aligis belartan presejon kaj (en 1853) fotografian atelieron. Hanfstaengl akiris multan popularecon kiel portreta litografo de la socio de Munkeno, kaj estis kromnmita 'Count Litho' (Grafo Lito). Poste, li iĝis kortega fotografo kaj produktis portretojn de famaj personoj, inter kiuj la juna reĝo Ludoviko la 2-a, Franz Liszt, Otto von Bismarck kaj imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio. En 1858 Hanfstaengl tutoris la faman francan fotografon Antoine Samuel Adam-Salomon.
Li influis sian bofraton, nome la aŭstria kuracisto, inventisto kaj politikisto Norbert Pfretzschner veterano de la evoluo de la fotografia seka plato en 1866. Li estis edzo de Franziska Wegmeier (1809–1860), kun kiu li iĝis patro de Edgar Hanfstaengl. Alia familiano, Erwin von Hanfstaengl, en 1873 edziĝis al la operakantistino Marie Schröder.[3]