Frederick Ashton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1904 en Guajakilo |
Morto | 18-an de oktobro 1988 (84-jaraĝa) en Suffolk |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) |
Alma mater | Dover College (en) |
Okupo | |
Okupo | dancisto scenaristo baleta dancisto koreografo libretisto |
Sir Frederick William Mallandaine Ashton, BMO kaj OBI (17a de septembro 1904 - 18a de aŭgusto 1988) estis brita dancisto de baleto kaj koregrafo. Li laboris ankaŭ kiel reĝisoro kaj koreografo en opero, kino kaj revue.
Decidita esti dancisto, spite kontraŭon de sia konvencia mezklasa familio, Ashton estis akceptita kiel disĉiplo de Léonide Massine kaj poste de Marie Rambert. En 1926 Rambert kuraĝigis lin klopodi esti koregrafo, kaj kvankam li plue dancis profesie kaj sukcese, estis kiel koregrafo kiel li famiĝis.
Ashton estis ĉefa koregrafo de Ninette de Valois, el 1935 ĝis ŝia retiriĝo en 1963, en la kompanio konata sinsekve kiel la Vic-Wells Ballet, la Sadler's Wells Ballet kaj la Royal Ballet. He sukcedis de Valois kiel direktoro de kompanio, funkcie ĝis sia propra retiriĝo en 1970.
Ashton estas konsiderita kreinto de specife angla baletĝenro. Inter liaj plej bone konataj verkoj estas Façade (1931), Symphonic Variations (1946), Cinderella (1948), La fille mal gardée (1960), Monotones I kaj II (1965), Enigma Variations (1968) kaj kinbaleto The Tales of Beatrix Potter (1970).