Frederick Wollaston Hutton | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frederick Wollaston Hutton | |||||
Naskiĝo | 16-an de novembro 1836 en Linkolnŝiro | ||||
Morto | 29-an de oktobro 1905 (68-jaraĝa) en Suda Atlantiko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kolonio de Nov-Zelando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Royal Military College, Sandhurst (en) (1860–1861) King's College Southwell Minster School (en) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Gilbert Montgomerie Hutton (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo malakologo universitata instruisto geologo zoologo ornitologo krustacologo vd | ||||
Laborkampo | Krustacologio kaj ornitologio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La kapitano Frederick Wollaston Hutton, membro de la Reĝa Societo de Londono, (naskiĝis la 16-an de novembro 1836, mortis la 27-an de oktobro 1905) estis angla sciencisto kiu aplikis la teorion de natura selektado por klarigi la originojn kaj naturon de natura historio de Novzelando.
Hutton naskiĝis en Gate Burton, Lincolnshire, Anglio kaj studis en mezlernejo de Southwell, Nottinghamshire, kaj ĉe la Armeŝipara Akademio ĉe Gosport, Hampshire. Li studis fakon de aplikaj sciencoj ĉe King's College (Londono) antaŭ eniri en kimra reĝimento por la Krimea milito kaj la Ribelo de Sipajoj.
Hutton revenis al Anglio en 1860, kaj plustudis geologion ĉe la Reĝmilita Akademio Sandhurst, estante elektita por la Geologia Societo de Londono samjare. En 1861, li reviziis la verkon de Charles Darwin nome The Origin of Species por The Geologist. Tra sia tuta vivo, Hutton restis entuziasma eksponanto de la darvinaj teorioj de natura selektado, kaj Darvino mem esprimis sian aprezon per letero al Hutton.
Hutton edziĝis al Annie Gouger Montgomerie en 1863, kaj rezignis postenon en 1866 por veturi kun sia edzino kaj du filoj al Novzelando, kie venis pliaj kvar filoj. Ili loĝis komence en Waikato, kie Hutton entreprenis mueladon de lino, sed li revenis al geologio, aliĝante al la Geologia Enketado de Novzelando en 1866 kaj iĝanta Provinca Geologo de Otago en 1874. Samtempe, li iĝis profesoro pri geologio ĉe la Universitato de Otago kaj zorgisto de muzeo tie. Hutton iĝis profesoro de biologio ĉe la Canterbury College en 1880, kaj estis elektita membro de la Reĝa Societo en 1892. Venontjare li iĝis zorgisto de la Kanterburia Muzeo. Proksime de sia morto, Hutton iĝis prezidento de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio kaj de la Reĝa Societo de Novzelando. Li ricevis la honormedalon Clarke de la Reĝa Societo de Novsudkimrio en 1891.
Hutton mortiĝis dum revena veturo el Anglio la 27an de oktobro 1905, kaj estis entombigita enmare ĉe Kaburbo, Sudafriko.
Taksonoj priskribitaj kaj nomigitaj de Hutton estas la jenaj: