Friedrich Eduard Beneke | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Friedrich Eduard Beneke | ||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1798 en Berlino | |
Morto | 1-an de marto 1854 (56-jaraĝa) en Berlino | |
Mortis pro | Sinmortigo vd | |
Tombo | Dreifaltigkeitskirchhof II (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | filozofo universitata instruisto psikologo vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Friedrich Eduard BENEKE (naskiĝinta la 17-a de februaro 1798 en Berlino, mortinta la 1-a de marto 1854 samloke) estis germana filozofo.
Beneke studis teologion kaj filozofion en Halle (Saale) en Berlino, kie atentigis lin Wilhelm Martin Leberecht de Wette pri la ideoj de Jakob Friedrich Fries kaj venis sub la influo de Friedrich Schleiermacher.
Beneke habilitiĝis en 1820 pri filozofio kaj docentis unue - malgraŭ konkurenco de Hegelo kaj Schleiermacher, kun granda sukceso. Lia skriubaĵo pri la substanco de moroj (Physik der Sitten) (1820) igis Altenstein malfunkciigi la docentecon de Beneke (verŝajne kun la fona helpo de Hegel). Ankaŭ voko al Jena malebligitis ruze. Beneke docentis inter 1824-27 ĉe la Universitato de Göttingen, poste li denove rajtis prelegadi en Berlino kaj profesoriĝis - post la forpaso de Hegel - en 1832 finfine.
Li dronis (sinmortigonte?) en kuprofoso de Berlino.
Liaj doktrinoj substrekas la empiriajn influojn kontraŭante antaŭ ĉio Johann Friedrich Herbart kaj forĵetis metafizikaĵojn en la imitado de Immanuel Kant. Beneke povas esti konsiderita kiel fondinto de la t.n. Psikologiismo ĉar por li logiko, etiko, jura scienco kaj pedagogio estis pli malpli aplikitaj animaj sciencoj. Kiel Schleiermacher, li reduktis religion al sentimentalaĵoj. Liaj skribaĵoj ege influis ankaŭ nefilozofojn pro ilia facila legebleco kaj stila glateco. Tre ega estis lia influo sur pedagogikon danke al lia disĉiplo Johann Gottlieb Dressler.