Friedrich Wilhelm Riemer

Friedrich Wilhelm Riemer
Persona informo
Friedrich Wilhelm Riemer
Naskiĝo 19-an de aprilo 1774 (1774-04-19)
en Kłodzko
Morto 19-an de decembro 1845 (1845-12-19) (71-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Sylvio Romano • Silvio Romano vd
Okupo bibliotekisto
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Wilhelm RIEMER (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1774 en Glatz, mortinta la 19-an de septembro 1845 en Vajmaro) estis germana teologo kaj filologo.

Riemer studis en Halle (Saale) teologion kaj poste filologio ĉe Friedrich August Wolf. En la 1801-a jaro li fariĝis edukisto en la domo de Wilhelm von Humboldt. Lin li akompanis en 1802 al Italujo. Inter 1803–12 Riemer vivis en la domo de Goeto kaj estis literatura helpanto kaj instruisto de ties filo. En 1812 li profesoriĝis ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio kaj en 1814 li nomumitis la dua plej grava bibliotekisto en Vajmaro. Tamen li maldungiĝis en 1820 por daŭre dediĉi sin tute al studado.

En 1837 finfine li nomumitis ĉefbibliotekisto. Lia tombo estas sur la Historia tombejo vajmara.

Krom la vortaron »Griechisch-deutsches Handwörterbuch« (Jena 1802–04, 2 vol.); 4-a eld. 1824) kaj kelkajn volumojn kun poemoj li publikigis »Mitteilungen über Goethe, as mündlichen und schriftlichen Quellen« (Berlin 1841, 2 vol.) kaj eldonis la leterointerŝangon inter Goeto kaj Zelter sub la titolo »Briefwechsel zwischen Goethe und Zelter« (1833–34, 6 vol.); krome li kunlaboris ĉe la lasta eldono de la verkoj goetaj.

El lia postlasitaĵaro venis »Briefe von und an Goethe« (Leipzig 1846). La leteroj de Riemer al la familio Frommann estis publikigitaj de F. Heitmüller (»Aus dem Goethehause«, Stuttgart 1892), de liaj »Gedichte und Reden zu Goethes Ehren« faris privatan presitan eldonon Kippenberg (Leipzig 1906).

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 16. Leipzig 1908, p. 922, kio legeblas tie ĉi interrete.