KARINTHY Frigyes [karinti] (naskiĝis la 25-an de junio1887 en Budapeŝto; mortis la 29-an de aŭgusto1938 en Siófok) estis eminenta hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Li verkis poemojn, eseojn, teatraĵojn, novelojn kaj romanojn – plejparte kun humura/satira enhavo.
Li verkis spritajn, valorajn artikolojn pri Esperanto, eĉ estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo de 1932, kaj partoprenis ĉe kelkaj Esperanto-kongresoj, kvankam li ne parolis la lingvon.
Barátságos arcot kérek (1935) reĝisorado László Kardos
Tanár úr, kérem (1956) reĝisorado Frigyes Mamcserov /laŭ lia verko: Tanár úr, kérem ("Sinjoro instruisto, bonvolu", 1916: humurplenaj rakontoj pri lerneja vivo, pri adoleskantoj)
Utazás a koponyám körül (1970) reĝisorado György Révész /laŭ lia verko: Utazás a koponyám körül ("Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio", 1937, dokumentromano)