Fuencaliente | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13130 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Santiago Canal Huertas | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 126 (2010) | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 24′ N, 4° 18′ U (mapo)38.405277777778-4.3052777777778Koordinatoj: 38° 24′ N, 4° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 700 m [+] | ||
Areo | 269,85 km² (26 985 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fuencaliente (varma fonto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝantoj nomiĝas cucones. La censita populacio en 2010 estis de 1.126 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,17 loĝ/km².
Fuencaliente estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Puertollano en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 700 m; je 98 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, ĉe la limo kun la provinco de Kordovo kaj ĉe Sierra Madrona (Sierra Morena). La areo de ties teritorio estas de 269.85 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°24′19″ N 4°18′19″ Ok.
Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado. Ĉasado de monto. Elproduktado de korko kaj elproduktado de ligno el pinoj. Rura turismo pro natura medio, kuracbanoj kaj prahistoriaj pentraĵoj.
La surrokaj pentraĵoj datiĝas el la Ĥalkolitiko. EStas restaĵoj de epoko de fenicoj, romianoj kaj araboj, ligite al kono de bankuracaj akvoj (kiuj nomigas la vilaĝon) kaj minado.
Post la konkero fare de kristanoj al araboj, la teritorio restis en posedo de la Ordeno de Kalatrava. En 1369 oni fondis la vilaĝon de Fuencaliente, kiam la Superulo Maestre Pedro Muñiz de Godoy permesis loĝigon de la teritorio al monaĥo de Kalatrava kiu vivis en ermitejo, nome Benito Sánchez. Fine de la 14a jarcento Fuencaliente estis jam grava loko por pilgrimado kaj tion oni diras en dokumentoj de la Katedralo de Kordovo.