Fényeslitke | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4621 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 312 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 92 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 16′ N, 22° 6′ O (mapo)48.26666666666722.1Koordinatoj: 48° 16′ N, 22° 6′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 25,15 km² (2 515 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fényeslitke [fEnjeŝlitke] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Kisvárda.
Fényeslitke situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Mátészalka troviĝas 33 km-ojn for.
La unua mencio okazis en 1334 en formo Litke. Fényeslitke havis la gloran epokon dum la socialismo, kiam la apudfervoja komunumo partoprenis al fervoja liverado inter Sovetunio kaj Hungario.
Vilaĝservoj estas: lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, hejmo de gemaljunuloj.
En Fényeslitke naskiĝis kaj mortis Lajos Erőss (politikisto).