George Edward MOOREMO BA (4a de novembro 1873 – 24a de oktobro 1958) estis anglafilozofo. Li estis, kun Bertrand Russell, Ludwig Wittgenstein, kaj (antaŭ ili) Gottlob Frege, unu el la fondintoj de la analiza tradicio en filozofio. Kun Russell, li kondukis la apartigon el la idealismo en la brita filozofio, kaj iĝis bone konata pro sia defendo de la konceptoj pri komuna saĝo, siaj kontribuoj al etiko, epistemologio kaj metafiziko, naturisma misrezono, kaj "lia escepta personeco kaj morala karaktero".[1] Li estis Profesoro de Filozofio en la Universitato de Kembriĝo, tre influa inter (kvankam ne membro de) la Grupo Bloomsbury, kaj redaktoro de la influa gazeto Mind. Li estis elektita membro de la Brita Akademio en 1918. Li estis membro de la Kembriĝaj Apostoloj, nome sekreta societo de intelektuloj, ekde 1894 ĝis 1901, kaj de la Klubo de Moralaj Sciencoj de la Universitato de Kembriĝo.