Atentu! Ne konfondu kun tiba lingvo, ankaŭ nomata gaa lingvo.
Gaa lingvo | |
Gã | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ga–Dangme | |
Regiono | Sudorienta Ganao, ĉirkaŭ Akrao |
Parolantoj | 600,000 (SIL 2 004) |
Skribo | Latina alfabeto (Gaa varianto) |
Prononco | /ɡã/ |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gaa |
ISO 639-3 | gaa |
Glottolog | gaaa1244 |
Angla nomo | Ga |
Franca nomo | ga |
Noto | |
La Gaa Lingvo (pron: ga) estas kvaa lingvo parolata de la gaoj en Ganao, en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Akrao.
Ĝi havas fonetikan distingon inter 3 vokal-longoj.
La Gaa estas Kvaa lingvo, parto de la Niĝer-Konga familio. Ĝi tre proksime parencas al la Adangma; kune ili formas la Ga-Dangman branĉon en la Kvaa familio.
La Gaa estas parolata en sudorienta Ganao, en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Akrao. Ĝi havas relative malgrandan dialektan variadon. Kvankam la Angla estas la oficiala lingvo de Ganao, la Gaa estas unu el 16 lingvoj en kiuj la Buroo de Ganaaj Lingvoj publikigas materialon.
Ga havas 31 konsonantajn fonemojn.
Bilabiala | Labio- dentala |
Dentala | Postalveolara kaj palatala |
Velar | Labialo- velara |
Glotala | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ebena | Labialigita | Ebena | Lab. | Ebena | Lab. | |||||||||||||||
Plozivoj kaj afrikatoj | p | b | t | d | ʧ | ʤ | ʧʷ | ʤʷ | k | ɡ | kʷ | ɡʷ | kp | ɡb | ||||||
Nazaloj | m | n | ɲ | ŋ | ŋm | |||||||||||||||
Frikativoj | f | v | s | z | ʃ | ʃʷ | h | hʷ | ||||||||||||
Alproksimantoj | j | jʷ | w | |||||||||||||||||
Laterala alproksimanto | l |
La Gaa havas 7 buŝajn vokalojn kaj 5 nazajn vokalojn. Ĉiuj vokaloj havas 3 malsamajn vokal-longojn: mallonga, longa aŭ superlonga (uzata en la simplaj futuraj kaj la simplaj preteritaj negativaj formoj).
Monoftongoj | Antaŭa | Centra | Dorsa |
---|---|---|---|
Ferma | i | u | |
Mezferma | e | o | |
Mezmalferma | ɛ | ɔ | |
Ferma | a |
Monoftongoj | Antaŭa | Centra | Dorsa |
---|---|---|---|
Ferma | ĩ | ũ | |
Mezferma | |||
Mezmalferma | ɛ̃ | ɔ̃ | |
Malferma | ã |
La Gaa havas 2 tonojn alta kaj malalta. Simile al multaj Okcident-Afrikaj lingvoj, ĝi havas ton-terasadon.
La eblaj silabaj strukturoj estas V, CV, CCV kie la dua konsonanto estas /l/, aŭ silaba nazalo.
La Gaa estis unue skribita de Christian Jacobsen Protten, kiu estis la filo de Dana soldato kaj Afrika virino, en ĉirkaŭ 1764. La ortografion oni plurfoje jam reviziis ekde 1968, kun la lasta revizio en 1990.
La skribsistemo estas Latin-bazita alfabeto kaj havas 26 literojn. Ĝi havas tri aldonajn liter-simbolojn kiuj laŭas la simbolojn de la IPA. Estas ankaŭ dek unu digrafojn kaj du trigrafojn (triliteraĵojn). Vokala longo estas prezentita per duopigo aŭ triopigo de la vokala simbolo, ekz. 'a', 'aa' kaj 'aaa'. Tonoj ne estas prezentataj. Nazaligado estas prezentita post buŝaj konsonantoj kie ĝi diferencigas inter minimumajn parojn.
La Gaa alfabeto estas: Aa, Bb, Dd, Ee, Ɛɛ, Ff, Gg, Hh, Ii, Jj, Kk, LL, Mm, Nn, Ŋŋ, Oo, Ɔɔ, Pp, Rr, Ss, Tt, Uu, Vv, Ww, Yy, Zz
Jenaj literoj prezentas sonojn kiuj ne korespondas al la sama litero kiel la simbolo de la IPA (ekz B prezentas /b/):
Digrafoj kaj trigrafoj:
Kropp Dakubu M. E. (1999). Ga-English dictionary with English-Ga Index. Accra: Black Mask Ltd.