Gaston Egmond THORN (naskiĝis la 3-an de septembro 1928; mortis la 26-an de aŭgusto 2007) estis politikisto de Luksemburgo, kiu - kaj enlande kaj internacie - dum sia kariero havis plurajn altajn politikajn postenojn.
Inter la jaroj 1974 kaj 1979 li estis ĉefministro de Luksemburgo. Aldone, dum 1975 li oficis kiel Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. Sekve, inter la jaroj 1981 kaj 1985 li estis prezidanto de la Eŭropa Komisiono: Pri listo de liaj kolegoj en tiu eŭropa institucio vidu la artikolon pri la Komisiono Thorn.
|