Georg Kreisler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1922 en Vieno |
Morto | 22-an de novembro 2011 (89-jaraĝa) en Salcburgio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Usono |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Topsy Küppers (en) (1960–1978) |
Infano | Sandra Kreisler (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantotekstisto kantoverkisto kantisto verkisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.georgkreisler.de |
Georg KREISLER (naskiĝinta la 18-an de julio 1922 en Vieno, mortinta la 22-an de novembro 2011 en Salcburgo) estis aŭstra kabaretisto, komponisto, verkisto kaj satiristo.
Kreisler frekventis gimnazion kaj trejnitis muzike en Vieno, ĝis kiam la familio (la patro estis advokato) elmigris Usonon, al Hollywood. Inter 1942-45 Kreisler estis en la usona militservo, venis al Eŭropo kaj faris aĵojn por soldatoj. En la jaro 1943-a li ricevis la usonan ŝtatanecon.
En 1945 li reiris al Hollywood, denove deĵoris en la filmmondo, al 1946 li troviĝis en Novjorko kaj aperis sursceneje kiel kantisto en klubejoj noktaj en la tuta Usono. En 1955 li revenis la Vieno kaj ludigis siajn verkojn ĉefe en la trinkejo "Marietta-Bar". Tie li renkontis la anojn de la artista grupo Bronner-Merz-Qualtinger. En 1956 li prunteprenis kune kun Gerhard Bronner la teatrejon "Intimes Theater" en la strateto Liliengasse, kie ili faris, kune kun Carl Merz, Helmut Qualtinger, Peter Wehle, Louise Martini kaj aliaj la programon Blattl vor'm Mund. Sekvis surbendigoj sondisken. En 1957 Kreisler forlasis ties estraron sed jes ja kunlaboris ankaŭ dum la sekvintaj kabaretprogramoj kiel verkisto kaj komponisto. En 1959 li tute forlasis la (poste ) t.n. Sennoman ensemblon.
En 1958 li transloĝiĝis kun la tiama edzino Topsy Küppers al Munkeno kaj distrigadis la homojn kun ŝi. Inter 1962-76 ili denove vivis en la aŭstria ĉefurbo. Tiam Kreisler skribis serion da teatraĵoj kaj faris kun la edzino la ORF-televidserion Die heiße Viertelstunde.
En 1976 li iris al Okcidenta Berlino, ekde 1977 lia privata kaj labora partnerino estis Barbara Peters. En 1988 Kreisler transloĝiĝis al Hof proksime de Salcburgo, en 1992 al Bazelo por reveni en 2007 al Salcburgo.
Krom ĉ. 500 kantojn li verkis ankaŭ romanojn, poemojn, ethistoriojn kaj operojn. Lia opero Der Aufstand der Schmetterlinge havis la premieron en novembro 2000 ĉe Wiener Sofiensäle. En 2009 okazis en Rostock la premiero de la opero Das Aquarium oder Die Stimme der Vernunft.
En aŭtuno 2009 Kreisler prezentis en Hamburgo la aŭtobiografion Letzte Lieder. Sekvis la libroj Anfänge – Eine literarische Vermutung, Georg Kreisler für Boshafte kaj la romano Ein Prophet ohne Zukunft. En 2010/11 li estis kune kun Barbara Peters surturnee kun la sceneja laŭtlegado Anfänge oder Zufällig in San Francisco.
En 2003 li gajnis la premion Prix Panthéon en la kategorio "Reif und bekloppt", en 2004 stelon satiristan ĉe "Walk of Fame des Kabaretts" en Majenco kaj en 2004 la premion Richard-Schönfeld-Preis pri satiraĵoj literaturaj. En 2010 li ricevis, por la kompleta verkaro, la premion Hölderlin de la urbo Bad Homburg.
Kreisler, Georg u. Topsy Küppers, Der Tod, das muss ein Wiener sein. Preiser, 1994.
Kreisler, Georg u. Barbara Peters, Mit dem Rücken zur Wand. Preiser, 1994.
Biografio ĉe kabarettarchiv.at Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine