George Mary Searle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
George Mary Searle | |||||
Naskiĝo | 27-an de junio 1839 en Londono | ||||
Morto | 7-an de julio 1918 (79-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Astronomio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Mary SEARLE (naskiĝis la 27-an de junio 1839 en Londono, mortis la 7-an de julio 1918 en Novjorko) estis britdevena usona astronomo kaj pastro.
Lia familio transloĝiĝis en Bostonon kiam li estis novnaskito.
Li estis juna kiam siaj gepatroj mortis, li estis edukita de riĉa onklo, kiu sendis lin en la Universitaton Harvard je la 1850-aj jaroj. Bakalaŭro en 1957 kaj magistro en 1860, li interesiĝis pri astronomio kaj dungiĝis kiel kalkulisto en la observatorio Dudley de Schenectady. Tie li malkovris la asteroidon 55 Pandora la 10-an de septembro 1858. Li malkovris ankaŭ ses galaksiojn.
Dum li estis instruisto pri matematiko en la Mararmea Lernejo, li konvertiĝis al la Romkatolika Eklezio kaj estis ordinaciita sacerdoto en 1871.
Li instruis pri teologio kaj sciencoj en la Katolika Universitato de Ameriko.