George Pal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marczincsak György Pál |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1908 en Cegléd |
Morto | 2-an de majo 1980 (72-jaraĝa) en Beverly Hills |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Budapeŝto • Berlino • Eindhoven • Usono |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato - arkitekturo (–1928) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro ĉefkameraisto reĝisoro produktoro animaciisto filmreĝisoro scenaristo produktoro |
George Pal [ĝorĝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Pál György [djordj] estis hungardevena usona reĝisoro, animaciisto, produktoro, kameraisto, filmomuntisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Marczincsak György Pál.
György Pál (George Pal)[1][2] naskiĝis la 1-an de februaro 1908 en Cegléd (Hungara reĝlando), li mortis la 2-an de majo 1980 en Beverly Hills (Kalifornio, Usono).
George Pal studis arkitekturon, sed sen diplomo li forlasis la universitaton. Li establis filman studion kun John Halas kaj Gyula Macskássy, kun kiuj naskiĝis la fundamento de la hungara animacio. Ekde 1930 li laboris al firmao UFA, post jaroj en Nederlando, pli poste en Londono, fine ekde 1940 en Holivudo. Intertempe li havis patenton pri pupanimacio. Ekde 1950 li reĝisoris malanimaciajn filmojn, li havis famon pro sciencfikciaj filmoj. Li estis la unua, kiu kreis tridimensian animacion. Li ricevis Honoran Oskaron. Li edziĝis en 1931, lia edzino naskis dufoje.