George Pataki | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
George Pataki | |||||
Naskonomo | George Elmer Pataki | ||||
Naskiĝo | 24-an de junio 1945 (78-jaraĝa) en Peekskill | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Yale Peekskill High School (en) ![]() Columbia Law School (en) ![]() Pierson College (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Respublikana Partio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Louis P. Pataki (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Libby Pataki (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Allison Pataki (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato ![]() | ||||
Laborkampo | Limigo de armiloj ![]() | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Elmer PATAKI (naskita la 24-an de junio 1945) estas usona advokato kaj Respublikana politikisto, kiu servis kiel la 53a ŝtatestro de Novjorkio (1995-2006). Li venkis kontraŭ la antaŭa oficanto, Mario Cuomo, kadre de la t.n. Respublikana Revolucio de 1994.
Avo de Pataki estis malriĉa hungara elmigrinto en la frua 20-a jarcento. Por gardi la hungarajn radikojn Pataki ricevis 2 hungarajn ŝtatajn premiojn.
Antaŭ estri Novjorkion, Pataki elektiĝis kiel urbestro de Peekskill (1981-84), sekve kiel membro de la malsupra (1985-1992) kaj poste de la supra (1993-1994) ĉambroj de la novjorkia parlamento.
La 28-an de majo 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenteco de Usono en la balotado de 2016[1]. La 29-an de decembro 2015, Pataki retiris sian prezidentan kandidatecon[2].