Georgij Michajlo DIMITROV (bulgare: Георги Димитров Михайлов; naskiĝinta la 18-an de junio 1882 en Kovaĉevtsi/Provinco de Pernik, mortinta la 2-an de julio 1949 en la sanatorio Barviĥa apud Moskvo) estis bulgara presisto kaj politikisto.
Dimitrov baldaŭ aliĝis al la movado socialdemokratia. Inter 1913 kaj 1923 li estis deputito kaj en 1919 kunfondinto de la komunisma partio de Bulgarujo. En 1923 li partoprenis kontraŭleĝe diversajn ribeletojn. Post la malpermeso de sia partio li fuĝis eksterlanden. En Berlino li arestitis en 1933 pro laŭdira kompliceco ĉe la bruligo de Reichstag. Li mondskale famiĝis per sia akra defendoparolado akuzanta la naziojn mem.
Dimitrov liberigitis kaj iris en Sovetion. Li estis ĝenerala sekretario de Komintern inter 1935 kaj 1943 kaj deputito en la moskva parlamento inter 1937 kaj 1945. En 1944 li revenis en intertempe de komunistoj okupitan Bulgarujon kaj igis la ŝtaton komunisma diktaturo. En 1946 proklamitis popola respubliko samloke. De 1946 ĝismorte li estis ministroprezidanto de la lando. En 1947 li fondis kun aliajn Kominformon.