Georgina Beyer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georgina Beyer | |||||
Naskonomo | George Bertrand | ||||
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1957 en Velingtono | ||||
Morto | 6-an de marto 2023 (65-jaraĝa) en Velingtono | ||||
Mortis per | Rena malfunkcio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Velingtono vd | ||||
Ŝtataneco | Nov-Zelando vd | ||||
Alma mater | Viktoria Universitato de Velingtono Papatoetoe High School (en) Wellesley College (en) vd | ||||
Partio | Nov-Zelanda Laborista Partio (1999–2007) Mana Movement (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Colin Beyer (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georgina BEYER (n. en novembro 1957, m. la 6-an de marto 2023) estis Nov-Zelanda politikisto, kaj membro de la Parlamento de Nov-Zelando kadre de la Nov-Zelanda Laborista Partio. Ŝi estis la unua eksterŝranka transseksulo en la mondo se temas pri funkcii kiel urbestro, same kiel la unua se temas pri funkcii kiel parlamentano.
Beyer naskiĝis kiel vira bebo nomita George Bertrand en 1957 en Velingtono, Nov-Zelando, al Jack kaj Noelle Bertrand. Ŝia deveno inkludas maoran branĉon. En ŝia infanaĝo, ŝi estis sendita por kreski kun la gepatroj de sia patrino. Ŝiaj gepatroj divorcis en 1962 [1]. La patrino de Beyer reedziĝis tiun jaron, al advokato Colin Beyer, kaj revenigis Georgo'n al ŝia gepatra zorgo. Kiam ŝi estis 7-jaraĝa Georgo estis sendita al loĝlernejo pro streĉiteco en la geedzeca vivo de la paro, kiu igis ŝin sentiĝi malaprobita fare de ŝiaj gepatroj kaj provi fari sinmortigon [2]. Post la fino de la geedziĝo de ŝia patrino en 1971, ŝi translokiĝis al publika lernejo pro manko de mono. En la lernejo, Beyer komencis okupiĝi pri teatro kaj decidis forlasi lernejon en la aĝo de 16, kontraŭ la deziroj de ŝia patrino, por dediĉi ŝian tempon al la teatro [3].
Beyer vivis en Aŭstralio portempe, kaj kiam ŝi revenis al Nov-Zelando, ŝi laboris kiel aktorino kaj akiris kreskantan sukceson. En 1984 ŝi spertis kirurgion por reasigno de sekso. Beyer iĝis bonkonata figuro en la nokta vivo de Velingtono, unue kiel kantista reĝinjo en noktokluboj, kaj poste kiel sekslaboristo[4].
Poste, Beyer translokiĝis al Carterton, kie ŝi laboris kiel radiodissendanto, prezentante la matenajn novaĵojn sur loka radiostacio.
En la fruaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, Beyer iĝis interesita pri loka politiko, kaj estis elektita al la estraro de direktoroj de ŝia loka eduka sistemo, kaj en 1995, ŝi estis elektita urbestro de Carterton, pozicio kiujn ŝi tenis ĝis 2000. Ŝi estis la unua transvirino en la mondo se temas pri funkcii kiel urbestro.
En la Nov-Zelanda parlamenta balotado en 1999, Beyer estis elektita kiel parlamentano por la Nov-Zelanda Laborista Partio por la Wairarapa distrikto, en kiu Carterton situas. Ŝi venkis per proksimume 3,000 voĉoj super la kandidato de la Nov-Zelanda Nacia Partio, radiodissendanto Paul Henry, kaj tiele ankaŭ iĝis la unua transvirino en la mondo se temas pri funkcii kiel membro de parlamento. Beyer denove kuris en la parlamenta balotado en 2002, kaj estis reelektita per plimulto de pli ol 6,000 voĉoj.[5]. En intervjuo de decembro 2002, Beyer diris: "Mi ricevas demandojn kiujn neniu alia politikisto devas respondi. Pri la operacio, t.e. "Ĉu ĝi doloris?", aŭ, "Kiam vi seksumas kiel virino nun, ĉu ĝi estas malsama ol kiam vi seksumis kiel viro?' ' Nu, kompreneble ĝi estas malsama, mia kara." [6]
La tradicio de la Nov-Zelanda parlamento estas doni al novaj parlamentanoj 10 minutojn sur la podio por prezenti sin al siaj kolegioj. En ŝia inaŭgura parolado, Beyer diris, interalie:
|
En 2004, Beyer alsendis leĝproponon al parlamento, laŭ kiu la Nov-Zelanda Leĝo pri Homaj Rajtoj de 1993 estu ŝanĝita por eksplicite inkluzivi "seksan identecon" kiel unu el la aĵoj kiuj devus ne esti diskriminaciitaj. La promulgado de tiu-ĉi leĝo estis parto de la Laborpartia platformo en 1999 kaj 2002, sed estis daŭre kontestata. Beyer asertis ke tio estis nur eksplicita klarigo de la spirito de la leĝo. En 2006, la ĝenerala prokuroro eldonis lian juran opinion ke transgenruloj jam estis kovritaj sub la protekto de tiu leĝo, kaj sekve Beyer reprenis la proponitan leĝon.
Komence de 2004, Beyer sciigis ke ŝi ne estus kandidato en la elektoj de 2005. Eblas ke la enpartiaj streĉitecoj ankaŭ kontribuis al la decido. Sed en septembro de la sama jaro, ŝi ŝanĝis sian opinion kaj sciigis ke ŝi kandidatiĝos por loko en la ĝenerala listo, sen kandidatiĝi por la loka sidloko. Ŝi sukcesis esti elektita al parlamento ankaŭ en tiu ĉi baloto. La 15-an de februaro 2007, ŝi retiriĝis de parlamento, post doni emeritiĝparoladon la antaŭan tagon [7].
En 2010, Beyer deklaris ke ŝi estis en financa aflikto, kaj ke ŝi devis fidi je krizhelpservoj [8]. En 2013, Beyer estis diagnozita kun kronika rena malsano, kaj ŝi bezonis dializon plurajn fojojn tage [9]. Ŝi mortis la 6-an de marto 2023.