Gerald Durrell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1925 en Ĝamŝedpur |
Morto | 30-an de januaro 1995 (70-jaraĝa) en Ĵerzejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Familio | |
Patro | Lawrence Samuel Durrell ![]() |
Patrino | Louisa Durrell (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Margarita Zorrera (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Lee McGeorge Durrell (en) ![]() Jacquie Durrell (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto natursciencisto zoologo prezentisto biologo conservationist (en) ![]() vojaĝisto ![]() |
Gerald (Gerry) Malcolm DURRELL (Ĝamŝedpur, Brita Hindio, 7a de januaro 1925 – Saint Helier, Jersey, 30a de januaro 1995) estis brita naturalisto, konservisto, verkisto kaj prezentisto de televido. Li fondis la Bestoĝardenon de Jersey en 1958 kaj la Jersey Wildlife Preservation Trust en 1964 (renomita kiel Durrell Wildlife Conservation Trust) ambaŭ institucioj en la insulo Jersey. Li estis frato de la konata romanisto Lawrence Durrell.
Li naskiĝis en brita familio setliĝinta en Hindio. Post la morto de la patro de Gerald en 1928, la patrino, Gerald kaj liaj tri gefratoj translokiĝis al Bournemouth, Anglio. La familio translokiĝis al la greka insulo Korfuo en 1935, kie Durrell ekkaptis kaj kolektis specimenojn de la loka faŭno kiel dorlotbestoj. Ili restis en la insulo ĝis 1939; tie li estis edukita de amikoj de lia pli aĝa frato Lawrence, inter kiuj Theodore Stefanides.
La familio revenis al Anglio en 1939 pro la Dua Mondmilito. Tiukadre li laboris en akvario, en bestovendejo kaj en farmo. Post la milito, li laboris en Bestoĝardeno de Whipsnade. Ĉiuj liaj vivaj spertoj estis materialo por liaj libroj. En 1947 li faris sian unuan ekspedicion por ĉasi animalojn por bestoĝardenoj, nome al Kameruno. Tiukadre li iĝis aktivulo por naturprotektado. En 1949 li denove iris al Kameruno kaj en 1950 al Brita Gujano. Ekde tiam ĝis 1990 li faris plurajn ekspediciojn al diversaj mondopartoj, trairante ĉefe grandajn ekonomiajn malfacilaĵojn. Li foje superis tiujn per filmado de la ekspedicioj kaj prezentado per radio kaj televido. En 1959 li fondis la Bestoĝardenon de Jersey, kaj ekde tiam ankaŭ diversajn iniciatojn cele al konservado de minacataj bestospecioj.