Germán Garmendia | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Germán Alejandro Garmendia Aranis |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1990 (34-jaraĝa) en Copiapó |
Lingvoj | hispana • angla |
Loĝloko | Miamo |
Ŝtataneco | Ĉilio ![]() |
Familio | |
Amkunulo | Lenay (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | jutubisto kantoverkisto kantisto komikisto verkisto ![]() |
Germán Garmendia estas ĉilia kreanto de aŭdvidaj produktoj je interreta videospektejo Youtube. Lia precipa konto de Youtube nomiĝanta HolaSoyGerman estas inter la 30 plej abonataj kontoj en la mondo kaj nuntempe havas 40,7 milionojn da abonantoj. Alia konto, kies nomo estas JuegaGerman, kaj devenas el la sama kreanto, ankaŭ ekzistas kaj 39 milionoj da personoj estas abonataj al tiu.[1][2]
Garmendia agadis ankaŭ en muziko kaj en aprilo 2016 formis muzikgrupon nome Ancud kun sia frato Diego. En aprilo 2016 li publikigis sian unuan libron titolitan #Chupaelperro.